Azazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna interpreto pri Azazelo kiel kapra demono. (El Dictionnaire Infernal, Parizo 1825).

Azazelo (aramee: רמשנאל, hebree: עזאזל, Aze'ezel arabe: عزازل Azazil) estas enigma nomo ĉeesta kaj en la hebreaj sanktaj tekstoj kaj en tiutemaj apokrifaj; la nomo estas foje akompanata de vortoj Rameel kaj Gadriel. La unua alestiĝo de kiu nomo aperas en Levidoj 16,8, kie kapro estas indikata per “Azazelo”.

Originoj

Azazelo estas la demono de la dezertoj de la mitologioj itita, mezopotamia kaj mazdea[1]Kutime ĝi estas priskribita kiel ruĝa demono dotita per kapablo malbone influi sur la homaj korpoj kaj mensoj

Signifo

La nomo Azazelo (sayan aŭ ‘ăzaz’ēl) signifus "Dio fariĝis forta", (el la hebrea ‘ăzaz’, tria pronomo de la preterita participo de ‘āzaz’ = "esti forta", kaj el, "Dio". Alia teorio farus el ĝi “malrespektulo al Dio”. Azazelo havas foje kiel variantojn "Azael", "Aziel" kaj "Asiel".

Azazelo en la Juda Biblio kaj en la rabena literaturo

La nomo Aperas unue en la biblia libro de Levidoj 1(6, 8,) kiam Dio ordonis al la Ĉefa Sacerdoto Araon ke en la tago de Jom Kippur estu propeke oferata al Javeo kapro por ke estu purigata la izraela popolo, kaj alia identa estu destinita al Azazelo en la dezerto. [2]

Tiu nomo “Azazelo” aperas ankaŭ en la apokrifa Libro de Ĥanoĥ de la 1-a jarcento a.K.. La nomo ŝajnas indiki unu el la ribelaj anĝeloj kiuj instruis al viroj la konstruon de armiloj kaj la virinoj ornamojn kaj kosmetikon (8,1). Dio sendis, laŭ tiu mkitologio, la Ĉefanĝelon Rafaelon ĝin kateni kaj enterigi en la dezerto de Dudael najbare de Jerusalemo (ĉap. 10), kie li volus ankaŭ penti sed ne povis….

Parolas, pri Azazelo ankaŭ La Talmudoj kie estas detalataj kuriozaj apartaĵoj de la religia cerimonio de la du kaproj, tiu oferata kaj tiu sendita al la dezerto: Talmudaj rakontaĵoj pri la jerusalema Templo.

Pri Azazelo imitologias ankaŭ la islama tradicio, laŭ kiu Azazelo estis la komenca nomo de tiu kiu fariĝis la diablo (Ibliso) pro lia ĵaluzo kontraŭ la nova kreito, Adamo.

Mezepokaj rabenoj prilaboris, laŭ la kabala stilo, mitologiojn pri Azazelo.

Literaturo

Notoj

  1. http://culturacattolica.it, R. Grillo, Il Principe di questo mondo.
  2. ” Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj: unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel. 9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon. 10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al Azazel en la dezerton.” (Lev 16, 8-9....“21 kaj Aaron metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la dezerton. 22 Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.”(Lev 16, 21-22).

Vidu ankaŭ