Azeno
Azeno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Equus Asinus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Azeno (Equus asinus) estas neparhufulo parenca al ĉevalo kaj zebro, kiu distingiĝas per longaj starantaj oreloj kaj mallonga kolhararo. Azenbleko estas iaao. Ĉiuj azenoj devenas el Afriko, kie vivas du specioj, nome azeno somalia kaj azeno nubia. La doma azeno originas verŝajne el la nubia. Ĝi estas uzata kiel rajdbesto kaj ŝarĝbesto, sed ankaŭ por viando kaj lakto, kiu tre taŭgas por suĉinfanoj kaj malsanuloj. La azenfelo estas utiligata en la peltindustrio kaj por produkti pergamenon kaj safianon.
La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.
La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulo kaj hino.
En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (La Ora Azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.
Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri azeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Azen' al azeno riproĉas malsaĝon. ” „ Forveturis azenido kaj revenis azeno. ” „ Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno. ”
Referencoj
Utilaj ligiloj (aŭtomataj tradukoj esperante)
- Azeno, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Donkey
- Azeno, aŭtomata traduko de Wikilingue el la hispana artikolo: Equus africanus asinus