Azerables

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azerables
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono La Souterraine
INSEE kodo 23015 [+]
Poŝtkodo 23160
Kodo laŭ INSEE 23015
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Yves Aumaitre
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 958 (1 999)
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°21′17″N 1°28′40″O  /  46.35472°N, 1.47778°O / 46.35472; 1.47778 (Azerables) (mapo) Koordinatoj: 46°21′17″N 1°28′40″O  /  46.35472°N, 1.47778°O / 46.35472; 1.47778 (Azerables) (mapo)
Alto 273 m - 394 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 39,44 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Azerables en Francio
46° 21′ 17″ Nordo 1° 28′ 40″ Oriento / 46.3547222222 °N, 1.47777777778 °O / 46.3547222222; 1.47777777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azerables [+]
vdr

Azerables estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 958 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ĝi situas ĉe la landlimo inter la departementoj Creuse, Indre kaj Haute-Vienne.

Geografio

Azerables etendiĝas sur 39,44 km², kaj havis 958 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 24 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Azerables situas je alteco de 394 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Azerables apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Yves Aumaitre, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

La loka preĝejo datiĝas de la 12-a jarcento kaj estis klasifikita kiel Monumento historia.

Lokaj famuloj

Administrado

Azerables apartenas al la kantono de La Souterraine, kies ĉefurbo estas La Souterraine. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ