Azerbajĝana Aerarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azerbajĝana Aerarmeo
emblemo
flago
aerarmeo
Komenco 1992 vd
Lando(j) Azerbajĝano vd
Sidejo Bakuo
vdr

La Azerbajĝana Aer-Armeo (azerbajĝane Azərbaycan Hərbi Hava Qüvvələri) estas malgranda branĉo de la azerbajĝana armeo kreita en 1992 de Azerbajĝano post la disiĝo de Sovetunio. Ĝi estis ekipita, formita kaj organizita por plifortigi la aeran taktikon por la surtera armeo. Ĝi agis atakante elaere dum la milito en Montara Karabaĥo. Ĝi donis helpon dum la bataloj de la milito de 1992 al 1994.

Blazono de Azerbajĝana Aerarmeo.

La Azerbajĝana Aer-Armeo havas ankaŭ triarangan rolon havigi strategian aertransporton kaj logistikan kapablon al Azerbajĝano. La Azerbajĝana Aer-Armeo dungas proksimume 8,000 homojn plentempe (ekzemple proksimume 1,000 pilotojn) kaj utiligas proksimume 500 militaviadilojn same kiel diversajn transportajn kaj trejnajn aviadilojn. Ekde 2003, la azerbajĝana prezidanto financis modernigadon kaj grandigadon de la militaviadilaro.

La traktato pri la konvenciaj fortoj de Eŭropo limigas al Azerbajĝano la posedon de 300 ĉasaviadiloj kaj 200 helikopteroj.