Azerbajĝana lingvo

El Vikipedio
(Alidirektita el Azere)
Saltu al: navigado, serĉo
Azerigirls.JPG

Parto de serio pri la Azeria popolo

Kulturo
Arkitekturo·Arto· Filmo·Kuirarto

Dancoj·Vestoj·Folkloro·Literaturo Kulturo·Muziko·Religio·Sporto Teatro

Laŭ landoj aŭ regionoj
Irano·Kartvelio· Rusio

Turkio· Armenio

Religio
Islamo·Kristanismo·Judaismo

Zoroastrianismo·Hinduismo

Lingvo
Azerbajĝana
Persekutado
Martaj Tagoj·Nigra Januaro

Khojaly Masakro

Portalo pri Azerbajĝano

 v  d  r 

Azerbajĝana lingvo (aŭ azeri-turka lingvo) estas lingvo de tjurka lingvaro, parolata en Azerbajĝano, norda Irako, Irano, orienta Kartvelio, Rusio kaj Turkio; oficiala lingvo de Azerbajĝano.

Parolantaro estas taksata inter 22 kaj 50 milionoj.

La azerbajĝana lingvo estas forte ligita kun la turka lingvo, kies dialekto ĝi foje estas konsiderata. Mem azerbajĝanparolantoj en Irano nomas sian lingvon torki (la turka, do); kaj por distingi ĝin dis-de la turka nomas la lastan "Istanbul-turka".

Enhavo

[redakti] Skribo

Ĝis 1924 la lingvo estis skribita en la araba alfabeto. Poste ĝi estis skribita en la latina alfabeto. Ekde 1939 ĝi estis skribita en la rusa, cirila alfabeto. Ekde 2001 ĝi estas skribita en la latina alfabeto. Tiu estas bazita sur la turka alfabeto kaj skribmaniero. Ĝi enhavas kelkajn diakritajn signojn. Ekzemple Ŝ kaj ŝ estas Ş kaj ş. Ankaŭ enestas la literoj ö kaj ü, prononcitaj kiel en la germana. Do Azerbajĝanio ŝanĝis sian skribsistemon nun la trian fojon dum 75 jaroj.

La cirila alfabeto plu estas uzata inter popolanoj. Inter la signoj de ambaŭ alfabetoj ekzistas bona kohero (ĉiu litero de unu trovas samsignifan literon en la alia). Vidu la liston:

(Aa Аа), (Əə Әә), (Bb Бб), (Cc Ҹҹ), (Çç Чч), (Dd Дд), (Ee Ее), (Ff Фф), (Gg Ҝҝ), (Ğğ Ғғ), (Hh Һһ), (Xx Хх), (Iı Ыы), (İi Ии), (Jj Жж), (Kk Кк), (Qq Гг), (Ll Лл), (Mm Мм), (Nn Нн), (Oo Оо), (Öö Өө), (Pp Пп), (Rr Рр), (Ss Сс), (Şş Шш), (Tt Тт), (Uu Уу), (Üü Үү), (Vv Вв), (Yy Јј), (Zz Зз).

La azerbajĝana lingvo, kiel multaj aliaj tjurkaj, transskribas ĉiujn alilingvajn vortojn laŭ la reguloj de sia skribsistemo: ekzemple "Bush" iĝas "Buş" kaj "Schröder" — "Şröder".


[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  azeri.org
Ekstera ligilo  Pri Suda azera lingvo en Ethnologue (angle)
Ekstera ligilo  Pri Norda azera lingvo en Ethnologue (angle)




Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj