Azeria kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parto de serio pri la Azeria popolo

Kulturo
Arkitekturo Arto Filmo Kuirarto

Dancoj Vestoj Folkloro Literaturo Kulturo Muziko Religio Sporto Teatro

Laŭ landoj aŭ regionoj
Irano Kartvelio Rusio

Turkio Armenio

Religio
Islamo Kristanismo Judismo

Zoroastrianismo Hinduismo

Lingvo
Azerbajĝana
Persekutado
Martaj Tagoj Nigra Januaro

Khojaly Masakro

Portalo pri Azerbajĝano

 v  d  r 

La azeria kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la azera popolo, inkluzive de la azera diasporo. La azeria]] kuirarto, laŭlonge de la jarcentoj, estis influata de la kuirartoj de diversaj kulturoj, ĉefe pro la politikaj kaj ekonomikaj procezoj de la lando. Tamen, ĝi konservas la unikan kaj distingigan karakteron de ĝia originala tradicia kuirarto. Multaj pladoj estas unikaj de la lando, kiuj poste ankaŭ aperis en aliaj kulturoj pro la strategia situo de la lando inter Eŭropo kaj Azio. Por la azerioj, la kuirarto estas tre grava parto de la kultura vivo de la lando kaj ĝi estas enradikiĝita en la historio, tradicioj kaj valoroj de la nacio.[1]

La azera kuirarto dependas de la klimato kaj la fruktodoneco de la grundo de la tuta azera teritorio. La tipaj pladoj konsistas el fiŝoj de la Kaspia Maro, viando (ĉefe ŝafaĵo kaj bovidaĵo), kaj abundeco de laŭsezonaj legomoj. Alia manĝaĵo tre fama kaj tradicia estas la rizo je safrano (pilafo) kaj la nigra teo estas la nacia trinkaĵo.

Historio

Oni povas diri ke la azeria kuirarto havas gravan okazintaĵon kiu karakterizas ĝin: lo sovetia periodo ekde 1920, tio malfermigis ĝin al ĉiuj influoj de la kuirartaj tradicioj de la Orienta Eŭropo. Antaŭ tiu historia okazintaĵo aliaj kulturoj lasis spurojn en la azeria kuirarto, eble pro ĝia geografia situo inter Eŭropo kaj Azio: la pladoj de la de la turka kuirarto kaj de la irana kuirarto pro proksimeco kaj dumtempa regado sur ĝin de la Turkio kaj Irano, la pladoj de la mongola kuirarto pro dumtempa regado sur ĝin de la Mongola Imperio kaj la pladoj de la rusa kuirarto pro regado sur ĝin de la Rusa Imperio kaj Sovetunio.

Manĝaĵoj

Pladoj

Azera dolmo.

Ĉefaj pladoj (varmaj)

Tojuko-Kebabo.

Supoj

Ĥaŝo.

Panoj

Tipa azera pano.

Salatoj

Tipaj manĝaĵoj de la azera kuirarto.

Notoj kaj referencoj

  1. Monda kuirarto - Azerbajĝano hispane

Eksteraj ligiloj