Azia Kongreso de Esperanto
El Vikipedio
La Azia Kongreso de Esperanto (AKE) (Azia Esperanto-Kongreso) okazas fare de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, kun la preparado fare de la Loka Kongresa Komitato (LKK), ĉiun 3-an jaron ĝis 2008, kaj okazos ĉiun 2-an jaron de tiam. La 7-a kongreso okazos en Israelo en 2013.
La ĝisnunaj Kongresoj:
- 1-a, Aŭgusto 21-25, 1996; Ŝanghajo, Ĉinio; 486 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Azio kaj la 21a jarcento"
- 2-a, Aŭgusto 22-25, 1999; Hanojo, Vjetnamio; 420 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo "Kunlaboro por Paco, Stabileco, kaj Disvolvigo"
- 3-a, Aŭgusto 23-26, 2002; Seulo, Koreio; 552 aliĝintoj el 16 landoj; kun la temo Interkompreniĝado inter Kulturoj"
- 4-a, Aŭgusto 25-29 2005; Katmanduo, Nepalo; 173 aliĝintoj el 7 landoj (el ili pli ol 100 el Nepalo). La Kongreso estis origine planita por la 4a ĝis la 8a de marto, sed prokrastita pro puĉo kaj la nestabila politika situacio en la lando. Antaŭaj ministroj kaj opoziciuloj estis malliberigitaj kaj sur la stratoj aperis multaj soldatoj. La Kongreso fine okazis en aŭgusto.
- 5-a, Februaro 11-15, 2008; Bengaluro, Barato; 254 aliĝintoj el 25 landoj; kun la temo "Esperanto en multlingva Azio".
- 6-a, Junio 19-23, 2010; Ulanbatoro, Mongolio. 254 aliĝintoj el 33 landoj; kun la temo "Azia Harmoniiĝo per Esperanto".