Azia marabuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Azia marabuo
Azia marabuo
Azia marabuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Leptoptilos
Specio: L. javanicus
Leptoptilos javanicus
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Azia marabuo (Leptoptilos javanicus) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Kiel ĉe aliaj membroj de ties genro, ĝi havas nudajn (senplumajn) kapon kaj kolon. Ĝi estas tamen plej asocia kun humidejaj habitatoj kie ĝi estas solema kaj malpli kadavromanĝanto ol la rilata Hinda marabuo. Ĝi estas disvastigata specio troviĝanta el Barato tra Sudorienta Azio al Javo, de kio devenas la latina scienca nomo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reproduktulo montranta oranĝecan kolon.
Detalo de la kapo.

Ĝi estas granda cikonio kun rekta sinteno, kiu havas nudajn (senplumajn) kapon kaj kolon sen pendanta sako (malkiel la rilata Hinda marabuo), longon de 87–93 cm (etende el beko al vosto), pezon el 4 al 5.71 kg kaj stare ĉirkaŭ 110–120 cm alton,[1][2][3] kun enverguro de 210 cm. La ununura konfuzebla specio estas la Hinda marabuo, sed tiu ĉi specio estas ĝenerale pli malgranda kaj havas pli rektan supran bordon en la supra bekomakzelo, kiu mezuras 25.8-30.8 cm longe, kun pli pala bazo kaj aspektas iome pli svelta kaj malpli ĝibeca. La krono estas pli pala kaj la supra plumaro estas uniforme malhela, ŝajne preskaŭ tutnigra. La preskaŭ nudaj kapo kaj kolo havas kelkajn disajn harecajn plumjon. La supra gambo aŭ tibio estas griza pli ol rozkolora, la tarso mezuras 22.5-26.8 cm. La ventro kaj suba vosto estas blankaj.

Junuloj estas iome senkolora versio de plenkreskulo sed havas pliajn plumojn en la nuko.[4] Dum la reprodukta sezono, la vizaĝo estas ruĝeca kaj la kolo estas oranĝa. La pli grandaj mezaj flugilkovriloj havas pintojn kun kuprokolorecajn punktojn kaj la internaj duarangaj kovriloj kaj triarangaj havas mallarĝan blankan bordon. La flugilmalfermo estas 57.5-66 cm longa. Kiel ĉe aliaj samgenranoj, ili kuntiras siajn kolojn dumfluge, kaj tiele la faldita kolo povas aspekti kvazaŭ la sako de Hinda marabuo.[5]

Maskloj kaj ino aspektas simile laŭ plumaro sed maskloj tendence estas pli grandaj kaj havas pli fortikajn bekojn.[6][3]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Azia marabuo estas tre amplekse disa kaj estas tre loka. Ĝi ofte troviĝas ĉe grandaj riveroj kaj lagoj ene de tre arbaraj regionoj. Ĝi troviĝas en Barato, Nepalo,[7] Srilanko, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Vjetnamio, Malajzio, Laoso, Singapuro,[8] Indonezio kaj Kamboĝo. La plej granda populacio estas en Barato en la orientaj subŝtatoj de Asamo, Okcidenta Bengalo kaj Biharo. Ĝi povas esti kiel vaganto en la suda bordo de Butano.[9] Ili estas tre raraj en suda Barato.[10][11]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La Azia marabuo vagadas ĉe humidejoj manĝanta fiŝojn, ranojn, reptiliojn kaj grandajn senvertebrulojn. Ili rare manĝas kadavraĵojn. Ili povas ankaŭ kapti malgrandajn birdojn kaj rodulojn ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili estas solecaj escepte dum la reprodukta sezono kiam ili formas izolajn koloniojn.[1] La reprodukta sezono estas el februaro al majo en suda Barato kaj novembre al januaro en nordorienta Barato.[12] La nesto estas granda platformo el bastonetoj situanta sur alta arbo. La nesta diametro estas pli da unu metro kaj kun profundo de ĝis unu metro.[1] La ovaro konsistas el 3 aŭ 4 ovoj.[12][13] Ili estas silentemaj sed oni notis, ke ili bekofrapadas, fajfas kaj ĝemas neste.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ali, S & SD Ripley. (1978). Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 1, 2, Oxford University Press, 107–109. 
  2. Elliot, A.. del Hoyo, J., A. Elliot & J. Sargatal: (1994). "Order Ciconiiformes. Family Ciconiidae (Storks)", del Hoyo, J., A. Elliot & J. Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Volume 1. Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, 436–465. 
  3. 3,0 3,1 Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
  4. Blanford, WT. (1898). The Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, 374–375. 
  5. 5,0 5,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. 
  6. Weckauf R & M Handschuh (2011). "A method for identifying the sex of lesser adjutant storks Leptoptilos javanicus using digital photographs", gazeto : Cambodian Journal of Natural History, numero : 1, paĝoj : 23–28
  7. Baral HS (2005). "Surveys for Lesser Adjutant Leptoptilos javanicus in and around Koshi Tappu Wildlife Reserve, Nepal", gazeto : Forktail, volumo : 21, paĝoj : 190–193
  8. Subaraj R and A. F. S. L. Lok (2009). "Status of the Lesser Adjutant Stork (Leptoptilos javanicus)", gazeto : Nature in Singapore, volumo : 2, paĝoj : 107–113
  9. Choudhury, A. (2005). "First record of Lesser Adjutant Leptoptilos javanicus for Bhutan", gazeto : Forktail, volumo : 21, paĝoj : 164–165
  10. Andheria, A. P. (2001). "", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 98, numero : 3, paĝoj : 443–445
  11. Andheria, A. (2003). "First sighting of lesser adjutant-stork Leptoptilos javanicus from Sanjay Gandhi National Park, Mumbai", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 100, numero : 1
  12. 12,0 12,1 Baker, ECS. (1929). Fauna of British India. Birds. Volume 6, 2, Taylor and Francis, 329–330. 
  13. Maust, M., Clum, N. and Sheppard, C. (2007). "Ontogeny of chick behavior: a tool for monitoring the growth and development of lesser adjutant storks", gazeto : Zoo Biol., volumo : 26, numero : 6, paĝoj : 533–538. COI:10.1002/zoo.20156

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Richard Grimmett, Carol Inskipp, Tim Inskipp: Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka and the Maldives. Christopher Helm, London 1998, ISBN 0-691-04910-6