Azia nanofalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia nanofalko
Azia nanofalko
Azia nanofalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Polihierax
Specio: P. insignis
Polihierax insignis
(Walden, 1872)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Azia nanofalko (Polihierax insignisNeohierax insignis) estas birdospecio de la familio de falkedoj kiu loĝas en sudorienta Azio, unu el la plej malgrandaj rabobirdoj de la kontinento.

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando, kaj Vjetnamio. Ĝi estis foje lokigita en sia propra monotipa genro Neohierax. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj seka savano. Ĝi estas konsiderata preskaŭ minacata pro habitatoperdo pro lignoproduktado kaj arbarincendioj, kaj eble pro ĉasado.

PoliohieraxInsignisKeulemans.jpg
PoliohieraxInsignisKeulemans

Ĝi estas specio ege simila al sia samgenrano la Afrika nanofalko, tio estas blanka sube kaj en vizaĝo, griza supre (escepte pro blanka pugo), pli malhele ol ĉe la afrika parenco, escepte en krono kaj nuko, kie estas nur nuanco griza. La beko estas tre dika, mallarĝa kaj hokoforma; kolore estas pli nigreca ol tiu de la afrika parenco. Estas ruĝaj ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj brido kune kaj pli etendaj ol tiuj de la afrika parenco. La vosto estas laŭ strioj blankanigra, tio estas nigreca kun blankaj fina bordo kaj tri strioj en eksteraj vostoplumoj, sed ne centre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]