Azia stumpovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia stumpovostulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Urosphena
Specio: U. squameiceps'
Urosphena squameiceps
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Azia stumpovostulo (Urosphena squameiceps) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Urosphena kiu enhavas nur aliajn du speciojn, ĉiuj el ili nomataj stumpovostuloj pro ties mallongegaj vostoj. Tiu troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio, Laoso, Birmo, Nepalo, Filipinoj, sudorienta Rusio, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Pro ties ampleksa teritorio la specio nomigas Azia stumpovostulo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Maskloj kaj inoj vivas kuna aŭ separate en arbustaroj aŭ deciduaj arbaroj. Rare sidas sur arbopinto kaj kaŝas sin inter herboj. Flugas per flugilfrapdo, sed ne flugas longdistance aŭ alte.

Ili faras bulformajn nestojn el sekaj folioj kaj likeno sub falitaj mortintaj arboj. Reprodukta periodo estas el majo al julio. La ovoj estas blankaj kun ruĝecbrunaj punktoj. La ino demetas 5 al 7 ovojn.

La kapo de la maskloj kaj de la ino estas malhelbrunaj kun pli malhelaj bordoj de flugilplumoj. La resto de la dorso estas olivbruneca kun diversaj brunaj nuancoj. Estas tre nigreca malhelbruna traokula strio el la beko kaj ĉefe malantaŭ la okulo kaj pli markata (de malhelaj nuancoj bordata) superokula kremokolora strio kun ruĝecbrunaj nuancoj, kiu atingas la kolflankojn. En vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas skvamado bruna sur pli hela fono, pli malhela ĉevizaĝe; de tio devenas la latina scienca nomo squameiceps kio signifas “kun skvameca kapo”.

Referencoj