Azuaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Azuaga estas municipo de Hispanio, sudoriente en la provinco de Badajoz, suda provinco de la regiono de Ekstremaduro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas borde de Sierra Morena (montoĉeno inter Ekstremaduro kaj Andaluzio kaj pli ĝenerale inter Andaluzio kaj la Hispana Centra Ebenaĵo) kaj ene de la ekstremadura subdistrikto de la Campiña Sur de Extremadura, borde kun la provincoj de Andaluzio nome Sevilo kaj Kordovo, ĉe la nacia ŝoseo N-432. Ĝi estas la kvara municipo laŭ amplekso de la teritorio de la provinco de Badajoz. Ĝi enhavas la urbeton de Azuaga kaj la vilaĝon de La Cardenchosa.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Azuaga inter 1998 kaj 2006
1998 2000 2002 2004 2006
9.091 8.735 8.580 8.320 8.536

Fonto INE

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistoriaj restoj[redakti | redakti fonton]

Azuaga estas loko de riĉa historio. En ties teritorio troviĝis restaĵojn de homa setliĝo en epokoj de megalitiko, Kalkolitiko, Bronzepoko kaj de la Orienteca Epoko.

Romia Hispanio[redakti | redakti fonton]

En la epoko de romia hegemonio, Azuaga iĝas municipo ene de la provinco Baetica kaj ricevis diversajn nomojn kiel Municipium Flavium Ugultuniacum, Municipium Iulium VJulia Flavia. La loĝantaro estis de la tribo Galeria. Restoj de tiu epoko estas du cipojn kun surskribaĵoj.

De la epoko vizigota konserviĝis malmultaj restaĵoj.

Al-Andalus[redakti | redakti fonton]

Post la falo de Hispanio en Islamon, komencis fruktodona epokopor Azuaga. Inter la historiaj mencioj de islama Azuaga, oni trovis tiujn de la araba geografo kaj vojaxgisto Al-Idrisi, kiu menciis la lokon en la 12a jarcento, per aludo kiel fortikaĵo situa sur monto. Tiu estas la plej antikva teksto kie aperas la ekzisto de Azuaga laŭ tiu nomo. ĉio ŝajnigas, ke la loĝantaro kiu setlis en Azuaga estis de la berbera tribo de Al-Zuwaga de kie venus la nomo. La plej grava restaĵo de tiu epoko estas la kastelo. La bazo de araba alkazabo ŝajne estas de la 11a jarcento.

Reconquista[redakti | redakti fonton]

En 1236 Azuaga estis rekonkerita por la Regno de Kastilio, dum la reĝado de Ferdinando la 3-a, fare de la Ordeno de Santiago estrita de la majstro Pelayo Pérez Correa. Ekde tiam, ĝi estis grava, riĉa kaj elstara sidejo de tiu Ordeno. La kristanoj kompreneble uzis la araban kastelon, sed konstruis novan ĉefturon kiel simbolo de la nova kristana epoko. Tiu turo estas nuntempe la plej bone konservita.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

La kreskiĝo de la vilaĝo daŭris kaj en 1551, Azuaga aperis kiel la plej loĝata loko de Ekstremaduro. Same okazis en la 18a jarcento, kie aperis jam kiel nur unu el la ĉefaj urboj de la regiono. Pri laboroj, krom agrikulturo kaj brutobredado hegemonias en la zono la manfaritaĵoj. En Azuaga elstaris iam la tekstilaj agadoj, pli precize tinkturado.

Dum tiuj jarcentnoj, kelkaj azuaganoj gravulis en diversaj agadoj. En arto elstaris la fratoj "del Castillo", signifa familinomo "de la Kastelo". Juan del Castillo (1585-1658) laboris en Sevilo kaj Agustín del Castillo (1590-1626) en Kordovo.

En la eklezia kampo, gravulis 2 azuaganoj de la 16a jarcento kiu kurioze adoptis la saman nomon, Fray Pedro de Azuaga. La unua estis teoriisto franciskanokaj konsilisto de la reĝo Filipo la 2-a. La dua agadis en la lasta triono de la 16a jarcento kaj iĝis episkopo de Ĉilio en 1596.

Azuaga gravis dum la koloniigo de Hispanameriko, ĉar estis la sepa ekstremadura urbo kiu plej da elmigrantoj sendis, kio estas pli signifi se konsideri ke Ekstremaduro sendis unu el la plej nombraj aroj da elmigrantoj al Amerikoa.

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la komenco de la 20a jarcento, Azuaga vivis tre ekscitatajn jarojn, ĉar pro la tiama plej grava labora sektoro en minoj, la ministoj aliĝis al la du ideologiaj revoluciaj sektoroj de la tiama Hispanio, nome socialistoj kaj anarkiistoj. Okazis strikoj kaj kelkaj azuaganoj elstaris en la koncernaj politikaj sektoroj.

Azuaga vivis ekonomian eksciton, pro la minista agado. La riĉaj kuŝejoj de plumbo (kaj malpli, de arĝento), okazigis kreskon de la ekonomio de la zono. Inter 1920 kaj 1960, Azuaga atingis plej altajn nombrojn de loĝantaro, inter 16.000 kaj 18.000 loĝantoj. En postaj jardekoj, pro la malaltiĝo de la minagado, malfruktodona agrikulturo kaj manko de alternativa industrio, multaj azuaganoj elmigris kaj la loĝantaro malaltiĝis draste ĝis malpli de 10.000 loĝantoj fine de la 20a jarcento. Gravas la kolonio de azuaganoj enmigrintaj en la katalunia urbo de Sant Boi de Llobregat (Barcelono). Oni ĉirkaŭkalkulas, ke nur ĉirkaŭ la duono de la naskiĝintoj en Azuaga loĝas tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]