Aĥilo Tellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aĥilo Tellini
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1866 (1866-02-25)
en Udine
Morto 1-an de oktobro 1938 (1938-10-01) (72-jaraĝa)
en Udine
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo geologoesperantisto
vdr

Achille Tellini friule Achîl Telin, esperantigita kiel Aĥilo Tellini, naskiĝinta la 25-an de februaro 1866 en Udine kaj mortinta la 1-an de oktobro 1938 en Udine, estis itala friula geologo, lingvisto kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Achille Tellini en 1905
En ekspedicio al Eritreo

Achille Tellini naskiĝis en Udine en 1866 en riĉa burĝa familio. Li magistriĝis pri naturscienco en la universitato de Torino kun la plej altaj notoj. Sekve li translokiĝis al Romo, kie li laboris kiel asistento en la fakultato de geologio de la universitato. Li faris gravajn esplorojn kaj fondis la unuan italan revuon pri geologio.

Revenis al Udine en 1893, kie li komencis instrui natursciencojn en la teknika lernejo Regio Istituto Tecnico "A.Zanon". En 1897 li fondis la friulan klubon pri hidrologio kaj speleologio Circolo Idrologico e Speleologico Friulano kaj iĝis grava membro de la friula alpa societo Società Alpina Friulana. En 1901 li ekinteresiĝis pri Esperanto de kiu li fariĝos poste aktiva subtenanto.

En 1902-1903 li partoprenis kiel natursciencisto en ekspedicio al Eritreo.

La jaro 1904 estas grava turnopunkto en la vivo de Achille Tellini. Pro sia amo al Friulo, li forlasis la natursciencojn kaj komencis studi filologion kaj ladinan literaturon.

Fine de la jaro 1908, pro familia problemo, li estis devigita forlasi la instruadon kaj translokiĝis al Bologna, kie li malfermis librejon pri uzitaj libroj kaj poŝtmarkoj. Li pasie okupiĝis pri Esperanto kaj pri la friula kaj ladina lingvo kaj kulturo. Li imagis ankaŭ politike sendependan ladinan federacion komprenanta ankaŭ friulon. Pro tiaj ideoj li estis forte kritikata, ĉar en tiu periodo regis forta itala naciismo kiu substrekis la italiecon de friulo.

Inter 1919 kaj 1927 li publikigis plurajn studaĵojn pri lingvo, kutimoj kaj tradicioj de friulo.

En 1928 Achille Tellini revenis al Udine, kie li daŭrigis sian agadon kaj plibonigis siajn konojn pri la lingvo kaj la historio de sia patrujo.

Li mortis en Udine la unuan de oktobro 1938.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Tellini estis Esperantisto ek de 1901. Li estis korespondanto de la Akademio por ladina lingvo kaj verkis la unuan kaj ĝis hodiaŭ solan "Radikaron Esperanto-Friula-Ladina" (1922). Li estis komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝis kiam la itala registaro malpermesis aparteni al internaciaj institucioj. Antaŭ la unua mondmilito li faris centojn da propagandaj paroloj en Venecio kaj en la Provinco Emilio-Romanjo kaj kelkajn dekojn da rapidaj kursoj. En 1912 li fondis la Italan Katedron de Esperanto. Dum la dummilita neŭtraleco de Italio li peradis la korespondadon inter la militkaptitoj, internigitoj kaj iliaj familioj. Li tradukis verkojn de Silvio Pellico, Giovanni Rajberti kaj Ippolito Nievo, kompilis gvidlibron de Ravenna, gramatikon kaj sintakson de Esperanto, plenan Esperanto-italan vortaron (1931, 1959, 1973). En 1934 jam estis preta por publikigo kolekto de pli ol 1500 popolkantoj (parte de li kolektitaj) de italaj slovenoj, kun interlinia traduko Esperanta. Ĉu ĝi aperis, estas nekonata.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1931: Vocabolario Completo Esperanto-Italiano. S. Vito al Tagliamento: A. Paolet, 1931, VIII, 509, [1] p. 8x6cm kun ĉ. 13.000 kapvortoj
  • 1959: Pliampleksigo de la vortaro de 1931 fare de Corrado Grazzini kun nun ĉ. 18.000 kapvortoj: Vocabolario Esperanto-Italiano con Suplemento. S. Vito al Tagliamento: A. Paolet, [1959] VIII, 509, 66p. 12x9cm. 2-a eld. Bologna 1973, VIII, 509, 66 p. 17x11 cm

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Vocabolario Completo Esperanto-Italiano

Citaĵo
 Malgranda praktika vortaro, kiu faros grandajn servojn inter la italaj Esperantistoj. La materialo estas ampleksa kaj bone prezentita. Laŭdinda ideo estas, signi la oficiale aprobitajn radikojn, ĉar ĝi efike gvidas precipe la novajn samideanojn. La formato de la libreto estas tre oportuna, precipe tiu de la tolbindita eldono 
— Belga Esperantisto - Numero 192, Januaro, 1932

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Migliorini, Elio 1982 : Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio], Roma, (en la itala)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]