Jacinto Javier Bowks de la Rosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭksilingvo)

Jacinto Javier BOWKS de la ROSA, ILVI, Jay BOWKS Hyacinthus Xavier Hispalensis estas usona instruisto, unu el ĉefaj redaktantoj de interlingvaa vikipedio. Li naskiĝis en 1962. Kvankam li estis unu el plej aktivaj interlingvanoj en interreto, li kreis sep projektojn de planlingvo: Auxilingua, Bitruskan, Dalid, Ekspreso, Esperando, Europeano kaj Latineo.

  • Esperando estis kreita en 2000. Laŭ Bowks, Esperando estan la moderna linguo por la internaciona komunikaciono – "Esperando estas la moderna lingvo por la internacia komunikado". La strukturo estas bazita sur Esperanto kaj Ido, la vortaro estas pli latineca, aŭ pli bone, hispaneca. La projekto estas facila al hispanlingvaj parolantoj, ĉar la fonologio estas bazita sur la hispana kaj la vortprovizo sur la hispana lingvo parolata en Usono.
  • Europeano estas internacia planlingvo proponita de Bowks en 2000. Ĝi estas bazita en Latino sen fleksio kaj ĝia nomo estas vortludo je Eŭropo+Peano – Giuseppe Peano estis la kreinto de Latino sen fleksio. Europeano estas kiel Latino sen fleksio rebakita, kun pli moderna vortprovizo, ĉefe en kampo de teknologio kaj scienco.
Patro Nia: Patre nostro, qui es in celos, que tuo nomine sia sanctificato. Que tuo regno veni; que tuo voluntate sia facta quomo in celo ad sic in terra. Da hodie ad nos nostro pane quotidiano. Et remitte ad nos nostro debitos, ad sic quomo nos remitte ad nostro debitores. Et non induce ad nos in tentatione, sed libera nos ab malo.
  • LatineoEsperanto Latina estas planlingvo proponita de Bowks en 2000. Ĝi estas provo plilatinigi kaj "plisimpliigi" la vortprovizon de Esperanto. Ĝi eble estas variaĵo de Esperando.
Patro nia: Patro nosa, kuo estas en la cielo, sankta estu tua nomino; venu regno tua; estu facita volo tua, tal en la cielo sike anke in la tero. La pano de nosoj kvotidiurna donu al nosoj hodie, kaj perdonu al nosoj ofensoj nosa, tal nosoj anke perdonas al nosa ofensantoj, kaj ne konduku al nosoj en la tentacio, sed liberu al nosoj de la malo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]