Aŭstralia pulmofiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia pulmofiŝo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sarkopterigoj Sarcopterygii
Ordo: Ceratodontimorpha
Familio: Ceratodontidae
Genro: Neoceratodus
Specio: N. forsteri
Neoceratodus forsteri
Krefft, 1870
Situo de la stato de Kvinslando en Aŭstralio, en kies riveroj situas la arealo de Neoceratodus forsteri
Situo de la stato de Kvinslando en Aŭstralio, en kies riveroj situas la arealo de Neoceratodus forsteri
Situo de la stato de Kvinslando en Aŭstralio, en kies riveroj situas la arealo de Neoceratodus forsteri
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aŭstralia pulmofiŝo (Neoceratodus forsteri) estas specio en la subklaso pulmofiŝoj (dipnoj), sola reprezentanto de la familio Ceratodontidae. Ĝi estas granda ŝlimbruna fiŝo, kiu povas kreski eĉ ĝis 1,7 metroj. Ĝi havas bone evoluintajn parajn naĝilojn, kies pediklo estas skvam-kovrita. La korpaj skvamoj estas grandaj. Por enpreni oksigenon ĝi uzas kaj brankojn kaj neparan pulmon. La pulmon ĝi utiligas, se la oksigenenhavo de la akvo forte malpliiĝas.

Ĝi frajas – sen fari nestojn – rekte inter plantojn. La junfiŝoj ne havas eksterajn brankojn.

Ĝi vivas en la orient-aŭstralia Queensland, nur en akvoj, kiuj ne sekiĝas eĉ dum somero. En du riveroj ĝi estas praa (la riveroj Burnett kaj Mary), en kelkaj aliaj enkondukita. Oni faris digon en la rivero Burnett (2005) kaj oni planas novan en la Mary, kio povas endanĝerigi la vivlokon de ĉi tiu vivanta fosilio.

Oni trovis fosiliojn de antaŭ pli ol 100 milionoj da jaroj, tute similajn al la aŭstralia pulmofiŝo, kio markas la fiŝon kiel unu el la plej aĝaj specioj de vertebruloj.