Aŭstralio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por la kontinento, vidu aŭstralia kontinento.

Commonwealth of Australia
Komunejo de Aŭstralio
Flago de Aŭstralio
(Detaloj)
Blazono de Aŭstralio
(Detaloj)
Nacia himno: Advance Australia Fair
Antaŭeniru Bel-Aŭstralio
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kanbero
Ĉefa(j) lingvo(j) angla
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo (38%)
katolikismo (26%)
(2006)
Areo
 % de akvo
7.741.220 km²
1%
Loĝantaro 21.468.700 (2008)
Loĝdenso 2,6/km²
Loĝantoj Angloj
Irlanduloj
Skotlanduloj
Horzono UTC+8 al +10.5

UTC+9 al +11.5 (somere)

Interreta domajno .au
Landokodo AU
Telefona kodo 61
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Elizabeto la 2-a (reĝino)
Quentin Bryce (guberniestro ĝenerala)
Ĉefministro Kevin Rudd
Nacia tago 26-a de januaro
Sendependiĝo disde Britio 1-a de januaro 1901
Ekonomio
Valuto Aŭstralia dolaro (AUD)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2007
$762,887 miliardo
$ 36.225
Esperanto-movado
Landa E-asocio Aŭstralia Esperanto-Asocio

La Komunaĵo de Aŭstralio estas lando en la suda hemisfero kaj konsistas el la plej malgranda kontinento de la mondo, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkajn aliajn insulojn en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis enloĝantojn ekde antaŭ 42.000 jaroj - la indiĝenaj aŭstralianoj (aborigenoj kaj torresmarkolaj insulidoj). Post sporadaj vizitoj de fiŝkaptistoj de la nordo kaj de eŭropaj esploristoj kaj komercistoj komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis aklamita de la britoj en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta transportado (ang. penal transportation) kiel la kolonio Novsudkimrio la 26-an de januaro 1788. Sekve de tio, ke la popolo multobliĝis kaj novajn areojn estis malkovritaj oni sukcese starigis krome kvin memgvidajn (ang. self-governing) transmarajn teritoriojn de Britio dum la 19-a jarcento.

La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo.

La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda". La aŭstralianoj ofte diras, ke ilia lando troviĝas "sube" (ang. "down under").

Willem Janz (1606) kaj Abel Tasman (1642), nederlandanoj, kaj ŝipestro James Cook (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18.783.551 loĝantojn (2000).

Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.

La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40.000 homoj de raso miksita.

Enhavo

[redakti] Administraj subdividoj

La lando estas subdividata je:

[redakti] Historio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭstralia malkovro-historio

[redakti] Geografio

[redakti] Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.

  • Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.

(rimarku – la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala)

EdE-A > Aŭstralio


[redakti] Vidu ankaŭ

Koala climbing tree.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Aŭstralio

Biblio:

title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio  : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-912848-35-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version)

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.australia.gov.au registara retejo


 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio
Flago de Aŭstralio
Ŝtatoj de Aŭstralio Kvinslando | Novsudkimrio | Okcidenta Aŭstralio | Suda Aŭstralio | Tasmanio | Viktorio
Kontinentaj teritorioj Aŭstralia Ĉefurba Teritorio | Teritorio de Golfeto Jervis | Norda Teritorio
Eksteraj teritorioj Aŭstralia Antarkta Teritorio | Aŝmora kaj Kartia Insuloj | Herda kaj Makdonaldaj Insuloj | Kokosinsuloj | Koralmaraj Insuloj | Kristnaskinsulo | Norfolkinsulo


Aliaj lingvoj