Aŭstria Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria Esperanto-Junularo
Österreichische Esperanto-Jugend
Emblemo de Aŭstria Esperanto-Junularo
Lando  Aŭstrio
Fondiĝo 1965
Fondiĝloko Graz
Sidejo Vieno
vdr

La Aŭstria Esperanto-Junularo (germane: Österreichische Esperanto-Jugend) - AEJ - estis fondita en 1965 kaj havas sian lokon en Vieno. Ĝi estis fondita en Graz per la tiama studenta Esperanto-klubo tiea.

La fondon en sendependa formo motivis la tiam jam ekzistanta tensio inter la iama Viena E-junularo (DI H.Schalk kaj geamikoj) kaj la estraro de AEF (D-ro Grimme, Vokal k.a.), kiu kulminis en la definitiva skismo realigita en la posta jaro 1966 per la oficiala fondo de AEM (Aŭstria Esperanto-Movado). Jam dum la 1960-aj jaroj AEJ kunagadis kun IEJ (italoj) kaj JEJA (jugoslavoj) organizante reciproke junularajn renkontiĝojn en la tri landoj. Ekde 1967 AEJ estas landa sekcio de TEJO. La aktivecoj estas regulaj renkontiĝoj en Vieno, foje okazantaj organizitaj renkontiĝoj kun hungaroj, slovakoj, ĉeĥoj, germanoj. La revuo kune inter la jaroj 2000 kaj 2010 estis eldonata kunlabore kun la Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Prezidantino laŭ la stato de 2013 estis Judith Stelzhammer, post antaŭa prezidanteco de Katharina Tanzberger.

AEJ estas sendependa asocio sen formalaj ligoj al iu de la "plenkreskulaj" organizoj. Tamen ĝi kun la Aŭstria Esperanto-Federacio dividas la retejon esperanto.at.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]