Aŭstria Ligo de Blindaj Esperantistoj
La Aŭstria Ligo de Blindaj Esperantistoj aŭ ALBE (germane Österreichische Vereinigung Blinder Esperantisten) estas faka grupo de la aŭstria federacio de blinduloj kaj vid-handikapuloj. Nuntempe proksimume 35 personoj aliĝis. ALBE estas membro de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj de Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) kaj fundiĝis 1962.
La taskoj estas interalie la perado de la brajla gazeto Esperanta Ligilo, la subteno de membroj okaze de internaciaj kongresoj kaj informado.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- ALBE Arkivigite je 2011-07-10 per la retarkivo Wayback Machine en la paĝo de AEF