Aŭtosporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuziĝu kun Motora sporto


Aŭtosporto
speco de sporto • sporta fako
motora sportovetkuro • automobile sport
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Agado de NASCAR en la Daytona 500 de 2004.
Aŭtoj de Formula 1 en la Granda Premio de Usono de 2003 okazinta en la Aŭtokurejo de Indianapolo.
Aŭto McLaren de David Coulthard, dum la granda premio de Kanado en Montrealo en 1998.
Konkurso de Grand-Premio de Monako en 2006.

Aŭtosporto estas konkurso de aŭtomobiloj, kiuj konsistas en kurkonkurenco por fari la saman distancon en malplej da tempo.

Preskaŭ tuj kiam aŭtomobiloj estis inventitaj, kurkonkurencoj de variaj specoj estis organizitaj, kaj la unua registrita estis tiom frue kiom ĉe 1867. Multaj el la plej fruaj eventoj estis efektive fidindigaj testoj, cele provi ke tiuj novaj maŝinoj estas praktika modo de transporto, sed tuj iĝis grava vojo por ke konkurencaj firmaoj montru siajn maŝinojn. Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj oni disvolvigis specialajn kur- aŭ konkurenc-aŭtoj.

Estas diversaj aŭtokonkursaj serioj, nome diversaj kategorioj, ĉiu kun diferencaj reguloj kaj regularoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kurkonkurenco[redakti | redakti fonton]

La unua aranĝita kurkonkurenco de du mem-energiaj kurvehikloj laŭlonge de antaŭfiksita vojo okazis je la 4:30 a.m. la 30an de Aŭgusto, 1867, inter Ashton-under-Lyne kaj Old Trafford, nome distanco de ok mejloj. Venkis la aŭto de Isaac Watt Boulton, unu el ses kiujn li diris ke li estis fabrikinta dum jaroj, eble ŝoforita de lia 22-jaraĝa filo, James W.[1] La kurkonkurenco estis kontraŭ la aŭto de Daniel Adamson, eble la ununura fabrikita de Sro. Schmidt kaj eble ŝoforita de Schmidt. La informoj ne indikas kiu ŝoforas, ĉar ambaŭ estis malobeante la ruĝflagan leĝon tiam valida. La aŭto de Boulton estis disvolvigita el forĵetita vehiklo de malpeza fervojo de John Bridge Adams. Tiuj estis fortikaj vaporenergiaj vehikloj. Tiu evento kaj la detaloj de la vehikloj estis registritaj en la tiutempa gazetaro, ekzemple The Engineer, kaj en la libroj de Fletcher.

La juro de Viskonsino aprobis leĝon en 1875 proponante substancan premion por la unua usona motorkonkurenco, kiu okazis la 16an de Julio, 1878, laŭ 200-mejla kurejo el Green Bay al Appleton, Oshkosh, Waupon, Watertown, Fort Atkinson kaj Janesville, poste turnante norden kaj finante en Madison. Fakte nur du konkurencis: tiu de Oshkosh kaj tiu de Green Bay (la maŝinoj estis referencataj laŭ siaj urboj de origino). Tio estis ekzamenita kaj bildigita detale en The Great Race of 1878 de Richard Backus, Farm Collector, Majo/Junio 2004.[2]

Komencaj motorkonkurencoj[redakti | redakti fonton]

Konkurencoj de aŭtoj de interna brulado komencis tu jpost la konstruo de la unuaj sukcesaj benzin-energiaj aŭtomobiloj. La unua organizita konkurso okazis la 28an de Aprilo, 1887, fare de la ĉefeldonisto de la pariza publikaĵo Le Vélocipède, Sro. Fossier.[3] Ĝi iris 2 km el Ponto de Neuilly al la Bosko de Boulogne. Venkis Georges Bouton de la kompanio De Dion-Bouton per aŭto kiun li estis konstruinta kun Jules-Albert de Dion, nome grafo de Dion, sed ĉar li estis la nura konkurencinto registrita, malfacile oni povas nomigi ĝin vera aŭtokonkurenco.[3]

Alia soloa evento okazis en 1891 kiam Auguste Doriot kaj Louis Rigoulot de Peugeot ŝoforis siajn benzin-energian aŭtomobilon Kvarciklo Tipo 3 en bicikla kurkonkurenco el Parizo–Brest–Parizo. Kiam ili atingis Brest, la venkinta biciklisto, nome Charles Terront, jam estis reen en Parizo. Por publike pruvi la fidindecon kaj plenumadon de la Kvarciklo, Armand Peugeot estis konvinkinta la organizinton, nome Pierre Giffard de la gazeto Le Petit Journal, por uzadi lian reton el monitoroj kaj komercistoj por havigi kaj informi la plenumadojn de la vehiklo. La intencita distanco de 1200 km neniam estis atingita de motora vehiklo, kaj estis ĉirkaŭ tri fojojn la registro farita de Leon Serpollet el Parizo al Liono.[4][5]

Albert Lemaître klasiĝis la unua per sia Peugeot Tipo 5 3hp en la kurkonkurenco Parizo–Rouen.
Foto de la Granda Premio por aŭtomobiloj de Francio 1906.

Paris–Rouen: la unua motorkonkurenco de la mondo[redakti | redakti fonton]

La 22an de julio,[6] 1894, la Pariza gazeto Le Petit Journal organizis kio estas konsiderata la unua motorkonkurenco de la mondo, okazonta el Parizo al Rouen.[3] Sportaj eventoj estis intenca kaj ekzamena formo de reklamado kaj instigo al cirkulado. Pierre Giffard, la gazeta eldonisto, propagandis ĝin kiel Concours des Voitures sans Chevaŭ (Konkurenco de Senĉevalaj Vehikloj) kiuj estis "ne danĝeraj, facile ŝoforeblaj, kaj malmultekostaj dum la veturo." Tiele, li malprecizigis la distingojn inter fifindiga ekzameno, ĝenerala evento, kaj kurkonkurenco. Cent du konkurencantoj pagis enirbileton de 10 frankoj.[3]

Sesdek naŭ aŭtoj startis la 50-km-an selektadan eventon kiu estis montrinta tiujn partoprenantojn kiuj estos rajtigitaj startigi la ĉefan eventon, nome kurkonkurenco de 127 km el Parizo al Rouen. La partoprenantoj gamis el seriozaj fabrikantoj kiaj Peugeot, Panhard, aŭ De Dion al amatoraj posedantoj; nur 25 estis selektitaj por la ĉefa konkurenco.[3]

La konkurenco startis el Porte Maillot kaj iris tra la Bois de Boulogne. La grafo Jules-Albert de Dion estis la unua en Rouen post 6 horojn kaj 48 minutojn je averaĝa rapido de 19 km/h. Li finis 3'30" antaŭ Albert Lemaître (Peugeot), sekve de Auguste Doriot (Peugeot) je 16'30", René Panhard (Panhard) je 33'30" kaj Émile Levassor (Panhard) je 55'30". La oficialaj venkantoj estis Peugeot kaj Panhard ĉar aŭtoj estis juĝitaj laŭ sia rapido, manipuleblaj kaj sekurecaj karakteroj. La vaporvehiklo de De Dion bezonis liveranton, kio estis malpermesita.[3]

Komencaj kurkonkurencoj[redakti | redakti fonton]

La venkinto de la unua usona aŭtokurkonkurenco nome la Motorized Wagon de Charles Duryea.
La 2a fininto nome Mueller-Benz.

La kurkonkurenco Parizo–Bordozo–Parizo de Junio 1895 estis foje priskribita kiel la "unua motorkurkonkurenco", spite la fakton ke la evento de 1894 estis jam decidita ĉefe pro rapido kaj finis laŭ ordo de elekteblaj kurantoj.[7] La unua kiu alvenis estis Émile Levassor per sia Panhard-Levassor 1205cc modelo. Li kompletigisla kuradon (1,178 km aŭ 732 mejloj) en 48 horoj kaj 47 minutoj, finante preskaŭ ses horojn antaŭ la dua kuranto. La oficiala venkanto estis Paul Koechlin per Peugeot.[8] Naŭ el 22 komencintoj finigis la kuradon.[7]

La unua usona aŭtokurkonkurenco estas ĝenerale konsiderata tiu de la Dankotago organizita de Chicago Times-Herald de 28a de Novembro 1895.[9] La gazeta kovrado de la evento unuafoje levigis gravan usonan intereson por la aŭtomobiloj.[9] La kurado de 54.36 mejloj (87.48 km) okazis ĉe la suda flanko de la urbo Ĉikago, norden laŭlonge de la lagobordo al Evanston, Ilinojso, kaj reen. Frank Duryea venkis en 7 horoj kaj 53 minutoj, superante la aliajn kvin alvenantojn.[10]

La unua regula aŭtokurado estis en Nice, Francio, kurita fine de Marto 1897, kiel "Semajno de Rapido". Por plenumi la planojn, plej tipoj de kurkonkurencaj trajtoj estis inventitaj tie, kiaj la unua montetogrimpado (Nice – La Turbie) kaj alvenokuro kiu estis, laŭspirite, la unua kunkurado.

Kiel internacia aŭtokonkurenco, inter landoj pli ol inter individuoj, ekis per la Gordon Bennett Cup en 1900 en Francio.

La pariza artisto Ernest Montaut kaj lia edzino, Marguerite, fidinde dokumentis la rapide ŝanĝantan bildon de la motorigita transportado en Eŭropo. Ili produktis grandajn nombrojn de afiŝoj kaj presaĵoj publikigitaj de Mabileau et Cie, kovrante aŭtokonkurencojn de motoraŭtoj, aviadiloj, zepelinoj kaj rapidboatoj. Tiuj bildoj formis valoran kontribuon al la historio de transporto, kaj partikulare al ties kurkonkurenca aspekto.[11]

Urbalurba kurado[redakti | redakti fonton]

Fernand Gabriel ŝoforante aŭton Mors en la kurkonkureco Parizo-Madrido, 1903.

Dum aŭtokonstruado kaj aŭtokurado dominata de francoj, la franca aŭtomobila klubo ACF organizis nombrajn ĉefajn internaciajn kurkonkurencojn, kutime el aŭ al Parizo, konektante kun alia grava urbo, ĉu en Francio aŭ aliloke en Eŭropo.

La tre sukcesa historio de la eŭropaj ralikuradoj finis en 1903, kiam Marcel Renault estis implikita en mortiga akcidento ĉe Angulemo en la kurkonkurenco Parizo–Madrido. Naŭ mortoj devigis la francan registaron haltigi la kurkonkurencon en Bordozo kaj malpermesi la kurkonkursojn en malfermaj ŝoseoj.

En 1907, la kurado Pekino al Parizo kovris 9,317 mejlojn sur iome el la plej malfacila tereno sur la Tero. Kvin aŭtoj partoprenis en la kurkonkurenco, kaj estis venkinto la itala princo Scipione Borghese per aŭto 7,433 cc (453.6 cu in) 35/45 hp modelo Itala.

La plej longa aŭtokurado en la historio, kun Parizo kiel finejo, estis la Kurkonkurenco de 1908 el Novjorko al Parizo. Ses teamoj el Francio, Italio, Germanio, kaj Usono konkurencinta per tri teamoj fakte atingis Parizon. La usona aŭto Thomas Flyer ŝofortia de George Schuster estis deklarita venkinto de la eposa konkurenco de 22,000 mejloj en 169 tagoj.

La unuaj intence konstruitaj kurejoj[redakti | redakti fonton]

1910–1950[redakti | redakti fonton]

1950–nune[redakti | redakti fonton]

Kelkaj famaj kurkonkurencoj[redakti | redakti fonton]

Vojdirekto de Ralio Parizo-Dakaro en 2006.
Joe Dawson venkante en la Indianapolis 500 de 1912.

Ralio Parizo-Dakaro aŭ alivorte Dakara ralio kaj mallongigite sole Dakaro estas profesia konkurso de ajngrundaj aŭtomobiloj okazinta unufoje dum jaro ĉiam komence de la jaro. La konkurso estis sponsorita de kompanio Total S.A. kaj organizita de Amaury Sport Organisation. La konkurson povas partopreni konkursantoj kiel el vicoj de profesiuloj, tiel ankaŭ el vicoj de amatoroj, kiuj kutime kreas ĉirkaŭ 80 % da partoprenintoj. Eĉ kiam oficiala nomo sonas ralio, temas prefere pri persistema konkurso en tereno, kie oni pli uzas reguligitajn ajngrundajn aŭtomobilojn ol klasikaj ŝoseaj aŭtomobiloj uzataj de ralioj. Plimulto de konkursaj vojoj (etapo aŭ specialo) estas en tereno, traveturado de dunoj, koto, herbejoj, rokoj kaj pliaj. La longecoj de etapoj moviĝas de kelke da kilometroj ĝis centoj da kilometroj ĉiutage. Pro politikaj kaj militaj problemoj en la trapasontaj landoj la konkurenco moviĝis el Afriko al Sudameriko.

La Grand-Premio de Monako estas ĉiujara aŭtomobila konkurso en Monako. Ĝi unuafoje okazis en 1929. De 1950 ĝi estas parto de la mondĉampionado de Formulo Unu. Ĝi estas unu el la plej gravaj eventoj de aŭtosporto kaj havas similan rangon kiel Indianapolis 500 kaj la 24 Horoj de Manso. La konkurso okazas sur la mallarĝaj stratoj de la urbo Monako. Tial ĝi estas relative malrapida konkurso; la averaĝa rapideco estas iom malpli ol 150 km/h. La tuta konkurso konsistas el 78 ĉirkaŭoj, kiuj longas po 3,340 km. Veturendaj estas do entute 260,520 km; tio estas nekutime malmulte por konkurso de Formulo Unu.

La Indianapolis 500 prezentita de PennGrade Motor Oil estas aŭtomobila kurkonkurenco okazinta ĉiujare ĉe la Indianapolis Motor Speedway en Speedway (Indiano), nome enklava ĉeurbo de Indianapolis, Indiano. La evento okazas ĉe la semajnfino de la Tago de la Falintoj, kiu estas plej ofte la lasta semajnfino de Majo.

24 Horoj de Manso (france, 24 Heures du Mans) estas fama aŭta daŭr-kurado okazanta ĉe Le Mans, Francio, kutime dum frua aŭ meza junio. Granda nombro da aŭtoj en diversaj klasoj kuradas samtempe. La venkanto estas tiu kiu iras la plej longan distancon dum 24 horoj da daŭra kurado. Ĉiu teamo havas po tri pilotojn, ĝis la 1980-aj jaroj ĉiu havis po du. La kurado okazis la unan fojon en 1923 kaj oni nuligis la eventon en 1936 kaj inter 1940-1948 pro la Dua Mondmilito.

Ĉefaj serioj[redakti | redakti fonton]

Formulo 1 (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile). Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.

Ralio laŭ PIV estas konkuro en kiu la partoprenantoj, piedire aŭ veturile, devas atingi difinitan punkton, plenuminte difinitajn elprovojn. Lastatempe la termino aludas al konkuro de aŭtosporto tempomezurata kiu disvolviĝas laŭ etapoj kaj individua eliro. La teamoj, formataj de kondukisto kaj kunkondukisto, devas kompletigi en la plej malgranda ebla tempo serion de specialaj etapoj, tio estas fermitaj sekcioj al la normala trafiko.

Grandaj Eventoj[redakti | redakti fonton]

Jari-Matti Latvala en la ralio de Finnlando 2010.

Grandaj Pilotoj[redakti | redakti fonton]

Juan Manuel Fangio.

Kelkaj famaj kurkonkursejoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.gracesguide.co.uk/Isaac_Watt_Boulton
  2. http://www.farmcollector.com/steam-traction/the-great-race-of-1878.aspx
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Rémi Paolozzi (28a de Majo, 2003). "The cradle of motorsport". Welcome to Who? What? Where? When? Why? on the World Wide Web. Forix, Autosport, 8W. [1] Alirita la 22an de Majo 2016.
  4. Peugeot Fan Club. History. 1890 - 1895 From Steam to Petrol. Arkivita el la originalo je 2012-10-28. Alirita 2016-05-21.
  5. UCAPUSA. Peugeot Heritage. Arkivita el la originalo je 2013-03-28. Alirita 2016-05-21.
  6. Le Petit Journal, 23a de julio 1894
  7. 7,0 7,1 Harding, Anthony. (1977) Car facts & feats, 2‑a eldono, Sterling Pub. Co., p. 48. ISBN 978-0-8069-0108-4.
  8. "Ces merveilleŭ fous roulants sur leurs drôles de machines", July 9, 2007. Kontrolita September 30, 2011. (france) [rompita ligilo]
  9. 9,0 9,1 Michael L. Berger. (2001) The automobile in American history and culture: a reference guide. Greenwood Publishing Group, p. 278. ISBN 978-0-313-24558-9.
  10. Profile of Frank Duryea[rompita ligilo], Historic Racing
  11. Donald Heald. Donald Heald. Arkivita el la originalo je 10a de Julio, 2011. Alirita 2011-08-08. Arkivigite je 2011-07-10 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Kirchberg: Oldtimer - Autos von einst, Urania-Verlag Leipzig, 4. Auflage 1981.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri Formulo 1[redakti | redakti fonton]