Báb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri persono. Pri municipo temas artikolo Báb (distrikto Nitra).

Siyyid `Alí Muḥammad (perse: سيد علی ‌محمد) (naskiĝis je 20-a de oktobro, 1819 - mortis je 9-a de julio, 1850) sed laŭ la islama kalendaro luna Li naskiĝis je la 1a de Muḥarram 1235 p.H. kaj mortis je la 28a de Sha’bán 1266 p.H.), plej konata laŭ la titolo Báb ("باب" arabe signifanta "Pordego"), estis la Profet-Fondinto de la Baba Kredo kaj la Antaŭulo de Bahá'u'lláh. Li ankaŭ titoliĝis kiel Heroldo de la Kredo, la Punkto de la Bayán (Nuqṭa-i-Bayán, la unua punkto el kiu fontas la skribaĵo), Siyyid (praido de Mohamedo). Li vivis en Persio (nun Irano), naskiĝis en Ŝirazo kaj mortis pafekzekutite de la registaro en Tabrizo. (Vidu ankaŭ Genealogio de Bab)

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Deklaro de Báb[redakti | redakti fonton]

Báb unue deklaris Sian mision al Mullá Ḥusayn-i-Bushru'i, unu el la ĉefaj sekvantoj de Siyyid Kázim, la ŝejĥana gvidanto. Siyyid Kázim promesis al siaj sekvantoj, ke la promesita Imamo (la Qá'imMihdí) baldaŭ alvenos. Li ne nomis posteulon sed anstataŭe ordonis al la ŝejĥanoj, ke post sia morto ili devas serĉadi la Promesiton. Tial, post la morto de sia gvidanto, Mullá Ḥusayn fastis kaj preĝis kaj komencis priserĉadi la mondon por malkovri tiun Promesiton.

Finfine, Mullá Ḥusayn atingis la urbon Ŝirazo, kune kun siaj parencoj. Li tie renkontis Siyyid 'Alí Muḥammad Shírází, kiu invitis lin al sia domo. Mullá Ḥusayn akceptis la inviton kaj komencis interparoli kun Li. Mullá Ḥusayn mem rakontas, en "Herooj de la Nova Tagiĝo":

"Tiu nokto, tiu memorinda nokto, estis la antaŭvespero de la kvina tago de Jamádíyu’l-Avval, en la jaro 1260 p.H. [je la 22-a de majo 1844 p.K.] Estis ĉirkaŭ unu horo post sunsubiro, kiam mia junula Gastiganto komencis interparoli kun mi. „Kiun, post Siyyid Kázim,” Li demandis min, „vi konsideras kiel lian posteulon kaj vian ĉefon?” „Ĉe la horo de sia morto,” mi respondis, „nia mortinta instruanto insiste admonis, ke ni forlasu niajn hejmojn, disvastiĝu ĉien, serĉadante la promesitan Amaton. Tial mi vojaĝis Persujon, leviĝis por plenumi lian ordonon, kaj ankoraŭ okupiĝas je mia serĉado.” „Ĉu via instruanto,” Li plie demandis, „donis al vi iajn detalajn signojn pri la distingiloj de la Promesito” „Jes,” mi respondis, „Li estas de pura deveno, de famega gento, de la idaro de Fáṭimih. Rilate al Lia aĝo, Li estas pli ol dudekjara kaj malpli ol tridekjara. Li estas dotita de ennaskita kompreno, Li estas mezalta, detenas sin de fumado kaj estas malembarasita de korpaj senperfektaĵoj.” Li paŭzis tempospacon, kaj tiam kun vibranta voĉo Li deklaris: „Jen, ĉiuj ĉi tiuj signoj estas videblaj en Mi!” Tiam Li konsideris aparte ĉiun el la suprecititaj signoj kaj konvinkige pruvis, ke ĉiuj rilatas al Li."[1]

Unue, Mullá Ḥusayn dubis, sed Báb donis pliajn provojn kaj komencis nepetite kaj rapide revelacii la komentarion pri la surao de Jozefo (Qayyúmu’l-Asmá’). Mullá Ḥusayn akceptis la pretendon de Báb je du horoj kaj dekunu minutoj post la sunsubiro. Tiam Siyyid 'Alí Muḥammad donis al Si la titolon "Báb" (Pordo):

"Ho vi, kiu estas la unua kredanto je Mi! Vere Mi diras, Mi estas Báb, la Pordo de Dio, kaj vi estas Bábu’l-Báb, la pordo de tiu Pordo. Dekok homoj devos komence, spontane kaj memvole, akcepti Min kaj ekkoni la veron de Mia Revelacio. Neantaŭsciigitaj kaj neinvititaj, ĉiu el ĉi tiuj devos serĉi aparte por trovi Min. Kaj kiam ilia nombro plenumiĝos, unu el ili devos esti elektita por akompani Min dum Mia pilgrimado al Mekko kaj Medino. Tie Mi transdonos la Revelacion de Dio al la Sharíf de Mekko. Tiam Mi reiros al Kúfih, kie denove, en la Masjid (moskeo) de tiu sankta urbo, Mi malkaŝos Lian Aferon. Estas devige, ke vi ne malsekretigu al viaj kunuloj nek al iu alia persono tion, kion vi vidis kaj aŭdis."[2]

Procezo de Báb[redakti | redakti fonton]

Ordonite aperi antaŭ la ŝtat-aŭtoritatoj en Tabrizo kaj en la ĉeesto de la Kronprinco Náṣiri’d-Dín Mírzá, la Báb deklaris al ĉiuj ĉeestantoj, ke li estas la Promesito de Islamo:

"Mi estas, Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je kies mencio vi leviĝis, kies alvenon vi sopiris vidi, kaj kies Revelacio la horon vi preĝis al Dio rapidigi." (Nabíl-i-Zarandí, Herooj de la Nova Tagiĝo)

Martirigo de Báb[redakti | redakti fonton]

Dum la instruoj de la Báb disvastiĝis, la islama registaro vidis la kreskantan movadon kiel minacon kontraŭ la ŝtatreligio kaj komencis sisteman ekstermadon de la babanoj. Pluraj armeaj kontraŭstaroj okazis inter registaraj kaj babanaj fortoj, kiuj rezultigis ĉirkaŭ 20.000 babanajn martirojn.

Bab mem estis enprizonigita en la norda parto de Persujo, unue en la fortikaĵo de Máh-kú (1847-1848) kaj poste en tiu de Chihríq (1848-1850). Fine, je la tagmezo de la 9-a de julio 1850 (28-a de Sha'bán 1266 p.H.), tridekjaraĝa kaj dum la sepa jaro de Sia misio, Li estis ekzekutita de pafistaro en la korto de la kazerno de Tabrizo. Tiu pafmortigo okazigis mirindan eventon, kiun raportas la Siro Justin Shiel (Eksterordinara Sendito de la Reĝino Viktoria kaj Plenrajta Ministro en Tehrano) al la Lordo Palmerston (Brita Ŝtatsekretario pri Eksterlandaj Aferoj) per letero skribita je la 22-a de julio 1850, kies originalon oni povas trovi kiel dokumenton F.O. 60/152/88 en la arkivejo de la Eksterlandaj Aferoj (Foreign Office) ĉe la Oficejo de la Publikaj Registraĵoj (Public Records Office) en Londono : la unua pafado tute fiaskis nekompreneble kaj dua necesis !

Siro Justin Shiel skribis jene :

"… The founder of the sect has been executed at Tabreez. He was killed by a volley of musketry, and his death was on the point of giving his religion a lustre which would have largely increased his proselytes. When the smoke and dust cleared away after the volley, Báb was not to be seen, and the populace proclaimed that he had ascended to the skies. The balls had broken the ropes by which he was bound, but he was dragged [not literally, of course] from the recess where after some search he was discovered and shot. His death, according to the belief of his disciples, will make no difference as Báb must always exist." [Quoted in Ferraby, 1975]

"La fondinto de la sekto estis ekzekutita en Tabrizo. Li estis mortigita per pafado, kaj lia morto estis dononta al lia religio brilon, kiu devus forte kreskigi la nombron de liaj prozelitoj. Kiam la fumo kaj la polvo de la pafado estis dispelitaj, la Báb ne estis videbla kaj la popolaĉo proklamis, ke li supreniris al la ĉieloj. La kugloj rompis la ŝnurojn per kiuj li estis ligita, sed post kelkaj serĉoj li estis trovita en ĉambro, el kiu li estis eltrenita [ne laŭvorte, kompreneble] kaj pafita. Lia morto, laŭ la kredo de liaj disĉiploj, nenion ŝanĝos ĉar la Báb devas ĉiam ekzisti." [citita en Farraby , 1975]

La Maŭzoleo de Báb[redakti | redakti fonton]

Lia tombejo, nome la Maŭzoleo de la Báb, situas sur la deklivo de Monto Karmel en Ĥajfo, Israelo, kaj estas grava pilgrimejo por bahaanoj.

Vespere de la pafmortigo kontraŭ la Báb en la kazerno de Tabrizo, Liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie babanoj ŝtelume forportis ilin dum la tria nokto sekvanta. Poste tiuj sanktaj relikvoj restis pie kaŝataj en diversaj lokoj sinsekvaj, ĝis kiam oni sekrete alportis ilin de Irano al la Sankta Lando, je la 31-a de januaro 1899. Fine `Abdu'l-Bahá enterigis ilin je la 21-a de marto 1909 en la maŭzoleo tiucele konstruita ĉe loko specife montrita de Bahá’u’lláh mem en 1891.

Tiun Maŭzoleon komence konstruigis `Abdu'l-Bahá sed poste Shoghi Effendi ĝin pligrandigis kaj plibeligis ghis oktobro 1953 kun la helpo de la kanadana arkitekto bahaana William Sutherland Maxwell.

Fine de la dudeka jarcento, bahaanoj kontruis ĉirkaŭ ĝi sur la deklivo de la Monto Karmel mirindajn ĝardenojn, kies oficialan inaŭguron oni celebris je la 22-a de majo 2001.

Rango laŭ la Bahaa Kredo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la Baba Kredo havis siajn proprajn skribaĵojn kaj religiajn instruojn, bahaanoj kredas, ke ĝia daŭro estis destine tre mallonga. La skribaĵoj de la Báb enkondukis koncepton de "Tiu, Kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe: من یظهر الله‎ ​, perse: مظهر کلّیه الهی‎ ​), tiun promesitan en skribaĵoj de ĉiuj grandaj mondreligioj. Bahaanoj komprenas la Baban Kredon kiel novan religion sendependan sed ankaŭ kiel antaŭinton de la Bahaa Kredo. Ili kredas, ke la celo de la Baba Kredo plenumiĝis en Bahá'u'lláh, kiam li deklaris en 1863 sian pretendon esti tiu Mesio anoncita de la Báb.

Verkoj de Báb[redakti | redakti fonton]

Inter Liaj verkoj estas la Araba Bayán kaj la Persa Bayán, Kitáb-i-Asmá (la "Libro de Nomoj"), kaj Dalá'il-i-Sab'ih (la "Sep Pruvaĵoj").

Jen nekompleta listo de la verkoj de la Báb :

  1. La persa Bayán
  2. La araba Bayán
  3. Qayyúmu’l-Asmá’
  4. Ṣaḥífatu’l-Ḥaramayn
  5. Dalá’il-i-Sab’ih (la "Sep Pruvaĵoj")
  6. Komentario pri la surao de Kawthar
  7. Komentario pri la surao de Va’l-‘Aṣr
  8. Kitáb-i-Asmá’ (la "Libro de la Nomoj")
  9. Ṣaḥífiy-i-Makhdhúmíyyih
  10. Ṣaḥífiy-i-Ja’faríyyih
  11. Zíyárat-i-Sháh-‘Abdu’l-‘Aẓím
  12. Kit’ab-i-Panj-Sha’n
  13. Ṣaḥífiy-i-Radavíyyih
  14. Risáliy-i-‘Adlíyyih
  15. Risáliy-i-Fiqhíyyih
  16. Risáliy-i-Dhahabíyyih
  17. Kitábu’r-Rúḥ
  18. Súriy-i-Tawḥíd
  19. Lawḥ-i-Ḥurúfát
  20. Tafsír-i-Nubuvvat-i-Kháṣṣih
  21. Risáliy-i-Furú’-i-‘Adlíyyih
  22. Khaṣá’il-i-Sab’ih
  23. Epistoloj al Muḥammad Sháh kaj al Ḥájí Mírzá Áqásí

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaro pri la Báb[redakti | redakti fonton]