Bábonymegyer
El Vikipedio
Bábonymegyer estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Tab.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.7478/18.1181
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 8658
- Telefonprefikso: 84
Situo [redakti]
Bábonymegyer situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kaposvár–Siófok. Tab troviĝas 9, Tamási 22, Siófok 23 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri vilaĝo Megyer devenis el 1193. Municipoj Koppánymegyer [kopAnjmedjer] kaj Nagybábony [nadjbAbonj] en 1927 unuiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.
Famulo [redakti]
- Longe vivis tie pentristo György Rudnay
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino
- kalvinana preĝejo de 1784
- luterana preĝejo de 1840
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito
- memordomo de Rudnay
Komunumoj pri Megyer en Hungara reĝlando [redakti]
Megyer estis la plej grava hungara gento. En Budapeŝto troviĝas iamaj komunumoj Békásmegyer kaj Káposztásmegyer.
| Bélmegyer | Koppánymegyer | Megyer | Nagymegyer | Nógrádmegyer | Pócsmegyer | Vasmegyer |
