Báránd

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Báránd [bArAnd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Püspökladány. La nomo ne havas sencon en la hungara.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagyvárad, Kaba kaj Püspökladány estas proksime.

La unua mencio okazis en la 13-a j.c. La fervojo fine de la 19-a j.c. portis prosperon. Tiutempe Báránd estis grandvilaĝo. La vilaĝdomo konstruiĝis en 1910. Dum la socialismo kolĥozo pri Nova Vivo funkciis.

Vidindaĵoj estas barokaj preĝejoj katolika kaj kalvinana.

Vilaĝservoj estas kuracejo, dentokuracejo, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, vilaĝdomo, familihelpa centro.

Aliaj lingvoj