Bärenreiter-Verlag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bärenreiter-Verlag estas eldonejo por klasika muziko lĝanta en Kassel. Krom notoeldonoj por muzikistoj la eldonejo ankaŭ tenas ampleksan libroserion. Bärenreiter laborigas 140 dungitojn, la plej multajn el ili en Kassel. Krom tio ĝi tenas filialojn en Bazelo, Londono, Novjorko kaj Prago.

Kiel kuneldonaĵo de Bärenreiter kaj eldonejo Metzler aperas la germanlingva muzikscienca enciklopedio „Die Musik in Geschichte und Gegenwart“. Ankaŭ muziksciencaj jarlibroj kiel ekzemple la Schütz-Jahrbuch apartenas ekde 1979 al la eldonprogramo.

Publikaĵoj de nuntempa muziko ekde la komenco apartenis al la eldonprogramo. Nun la eldonejo publikigas komponaĵojn ekzemple de Dieter Ammann, Beat Furrer, Rudolf Kelterborn, Giselher Klebe, Philipp Maintz, Matthias Pintscher, Charlotte Seither, Miroslav Srnka, Manfred Trojahn kaj Andrea Lorenzo Scartazzini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]