Béla Ötvös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ÖTVÖS Béla (oetvoeŝ) estis hungara redaktoro, ĵurnalisto, gazeteldonisto naskita en Komádi la 2-an de aŭgusto 1888 kaj mortinta en Oradea, 21-an de oktobro 1970

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ötvös Béla dungiĝis al Nagyváradi Napló (1912), post la milito li fariĝis vicĉefredaktoro de la gazeto ĝis 1920. Li aperigis gazeton titotitan Hétfői Lap (pli poste Magyar Hírlap. Post ĝia ĉeso (1922) li estis loka redaktoro de gazeto Keleti Újság (1923-34), de 1936 kunlaboranto de Ellenzék. Li eldonis la ilustritan socian revuon Vasárnapi Lapok (1934-35). Pli poste li estis raportisto de gazeto Erdély, poste de Igazság ĝis sia pensiiĝo (1954).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Május (rakontoj, Debrecen 1909);
  • Krónikák könyve (Kv. 1920); "... és megbüntetem hetedíziglen" (historia romano regény, Nv. 1938, noveldono sl. 1940);
  • Megidézett múlt (Ady-memoraĵoj. Nv. 1994).

Fonto[redakti | redakti fonton]