Béla Apáti Abkarovics

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

APÁTI ABKAROVICS Béla (abkaroviĉ) estis hungara pentristo, grafikisto naskita en Érmihályfalva la 15-an de decembro 1880 kaj mortinta en Szentendre la 21-an de marto 1957.

Enhavo

Biografio [redakti]

Apáti Abkarovics estis por kvar jaroj disĉiplo de Károly Ferenczy en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. En 1911 li estis unue en Nagybánya, poste inter 1920-24 kaj en 1927 li laboris en artistkolonio. Sekve li faris studvojaĝon en Germanio kaj Aŭstrio. Plurajn jarojn li laboris en Transkarpata provinco.

Ekspoziciioj [redakti]

Li ekspoziciis en 1920 unue en Nemzeti Szalon. En 1924 li ekspoziciis en Baia Mare en la jubilea ekspozicio, en 1925 kaj 1927 same tie partoprenis en grupaj ekspozicioj. En la fino de la 1930-aj jaroj li loksidiĝis en Szentendre. Li estis ano ekde 1945 de artiskolonio kaj en 1955 li organizis tie retrospetivan ekspoziciion. En 1967 oni organizis memorekspozicion en Muzeo Ferenczy en Szentendre.

Kreaĵoj en muzeoj [redakti]

Fonto [redakti]