Béla Bagaméri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BAGAMÉRI Béla [bagame:ri] estas rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, turisto, montgrimpanto, amatora grot-esploristo. Li naskiĝis Kluĵo la 22-an de aŭgusto 1922.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Bagaméri diplomitiĝis en 1955 en la teknikuniversitato de Kluĵo kaj ĝis 1982, kiam li pensiuliĝis, li laboris kiel inĝeniero. Li komencis la grot-esploradon de 1947. La unua groto malkovrita de li la 7-an de aprilo 1957 estis la Groto de ventoj (rumane Peștera Vântului), kiu estas la plej granda groto de Rumanio. Inter 1955-1965 li estis gvidanto de alpinista sekcio Metalul de Kluĵo. De 1966 li estis ano, poste prezidanto de Amatora Rondo de Grot-esploristoj kaj Grot-esplorado de Kluĵo. Al lia nomo ligiĝas la malkovro de pluraj centoj da grotoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.