Béla Czóbel
El Vikipedio
Béla CZÓBEL [cObel], hungare Czóbel Béla estis eminenta hungara pentristo.
Pentraĵo pri Czóbel de 1907
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en Budapeŝto en la 4-an de septembro 1883, li mortis en Budapeŝto, en la 30-a de januaro 1976. Inter 1902-1906 li estis ano en pentrista grupo de Nagybánya. Poste li lernis pentradon en Munkeno 2 jarojn, poste ekde 1903 en Parizo, kie li iĝis elstara figuro de faŭvismo. Post 2 jaroj li jam ekspoziciis. Dum la 1-a mondmilito li rifuĝis al Nederlando, post la milito en Germanio li vivis. Ekde 1931 li ofte pasis tempojn ankaŭ en Hungario, fine ekde 1940 li loĝis en Szentendre, kie ekde 1975 muzeo funkcias pri li.