Béla Imrédy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Imrédy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1891 (1891-12-29)
en Budapeŝto
Morto 28-an de februaro 1946 (1946-02-28) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Party of Hungarian Life vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomato • bankisto • verkisto de nefikcio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

IMRÉDY Béla (29-a de decembro 1891, Budapeŝto28-a de februaro 1946, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministro inter 1938-1939.

Post la juraj studoj li eklaboris kiel financa staĝanto, de 1919 ĝis 1921 laboris en la ministrejo pri financaj aferoj. En 1921 li iĝis sekretario de la Asocio de la Ŝparkasoj kaj Bankoj (hungaar mlgg TÉBE), en 1924 ties ĉefsekretario. Ekde 1926 vic-direktoro de la Hungaar Nacia Banko, ekde 1928 direktoro. Li partoprenis en multaj gravaj internaciaj renkontiĝoj. Li estis ministro pri financaj aferoj (1932.10.01-1935.01.06) en la la registaro de Gyula Gömbös, ano de la supera ĉambro. Post lia abdiko, la guberniestro Miklós Horthy nomumas lin al prezidanto de la Hungara Nacia Banko.

Li iĝis la 14-a de majo de 1938 ĉefministro, aŭguste de 1938 li vizitis kun Horthy Hitler-on. Dum lia regado

  • oni subskribis la unuan vienan decidon (1938.11.02), kiu redonis al Hungario teritoriojn
  • unua leĝo pri la judoj (1938)
  • starigo de kvinopaj konsilioj
  • mallarĝigo de la unueciga libereco
  • mallarĝigo de la gazetlibereco
  • prezento de la dua leĝo pri la judoj

Li ekis la faŝisman movadon „Moavdo de la Hungara Vivo” la 6-an de januaro en 1939. Lia registaro aliĝis post la unua viena decido al la antikominterna pakto (1939.01.13.), kio kaŭzis la rompon de la diplomatiaj rilatoj al la Sovetunio.

La konservativa kaj la gurĝa opozicio abdikigis lin pro liaj judaj prauloj (1939.02.16), post tio li iĝis unu el la gvidantoj de la ekstremdekstruloj.

Li malmembriĝis en la registara partio (1940.11.) kaj kreis la Partion de la Hungara Renoviĝo, kiu alianciĝis kun la Hungara Nacia Socialista Partio. Li havis kontaktojn ekde marto de 1943 kun Veesenmayer kaj post la germana okupado de Hungario (1944.03.19) li estis kandidato de la germanoj por la ĉefministreco.

Ekde printempo de 1944 li estis la prezidanto de la Amika Asocio de la Orienta Frontlinio. Li agadis inetr la 23-a de majo kaj 7-a de aŭgusto en 1944 kiel ekonomia ministro de la registaro de Sztójay Imre. Li klopodis dum tiu periodo plenforte servi la germanajn militajn bezonojn per la hungara ekonomia vivo.

Aŭtune de 1944 li partoprenis en la laboro de la Nacia Asocio de la Leĝdonantoj, kiu asocio apogis la militon.

La popoltribunalo juĝis lin je mortopuno kiel militan krimulon post la dua mondmilito en 1946.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]