Béla Iványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Iványi
Persona informo
Naskonomo Jung Béla
Naskiĝo 27-an de oktobro 1878 (1878-10-27)
en Nagykanizsa
Morto 20-an de januaro 1964 (1964-01-20) (85-jaraĝa)
en Vonyarcvashegy
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkivisto • kulturhistoriisto • historiisto de juro • universitata instruisto • historiisto • politika aktivisto • politikisto
vdr

Béla Iványi [ivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Iványi Béla estis hungara historiisto, arkivisto, politikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1920).

Béla Iványi [1] naskiĝis kiel Jung Béla la 27-an de oktobro 1878 en Nagykanizsa. Li mortis la 20-an de januaro 1964 en Vonyarcvashegy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Iványi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en 1903 en Tutlanda Arkivejo. En 1914 li komencis instrui en universitato de Debrecen. Baldaŭe li ankaŭ politikadis. En 1927 li esploris en Italio, poste li instruis en universitato de Szeged. En 1938 li emeritiĝis pro skandalo, krome li redonis sian akademian membrecon. Poste li faris arkivadajn laborojn ĉe familio en Körmend.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bártfa szabad kir. város levéltára I.: 1319–1526, (1910)
  • Gönc szabadalmas mezőváros története (Historio de libera kampurbo Gönc, (1926)
  • A városi polgárjog keletkezése és fejlődése, figyelemmel Buda és Pest városokra, (1936)
  • A két Zrínyi körmendi levelei, (1943)
  • A középkori Vasvár (La mezepoka Vasvár), (1992)

Fontoj[redakti | redakti fonton]