Béla Iványi-Grünwald

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Béla IVÁNYI-GRÜNWALD [ivAnji-grunvald], hungare Iványi-Grünwald Béla estis eminenta hungara pentristo.

Iványi-Grünwald Béla en 1906
Memportreto en 1903
Ciganinoj laŭ bordo de rojo Lápos

Enhavo

[redakti] Vivo

Li naskiĝis en Som (Hungario) en la 6-an de majo 1867, li mortis en Budapeŝto, en la 24-an de septembro 1940. Li frekventis en Budapeŝto faklernejon pri pentrado. Poste li lernis pentradon en Munkeno kaj Parizo. La unua sukcesa pentraĵo pretiĝis en 1893. Li estis unu el la fondintoj de Artkolonio de Nagybánya. Tie li pentris precipe pejzaĝojn ekde 1896. En 1904 li vivis en Romo, hejmenveninta li ekspoziciis. En 1907 li fondis pentristan grupon en Kecskemét. Post la 1-a mondmilito li pentradis ofte ĉe Balatono. Li abrupte mortis pro kormalsano.

[redakti] Verkaro (selekto)

  • Ave Maria 1891
  • Lunleviĝo 1897
  • Inter rokoj 1901
  • En la valo 1901
  • Vilao en Romo kaj Ciganinoj laŭ bordo de rojo Lápos (ambaŭ pretiĝis en influo de Paul Gauguin)
  • Bazarejo de Kecskemét dum vintro 1912
  • Post banado (fresko) 1914
  • Marbordo de Balatono 1920

[redakti] Fontoj

  • Hungara kaj angla Vikipedioj
Bazarejo de Kecskemét dum vintro

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj