Béla Kálmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kálmán
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1913 (1913-02-28)
en Lackenbach
Morto 22-an de aŭgusto 1997 (1997-08-22) (84-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Lingvoj hungarafinnafrancagermanamansa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ferenc Faludi Real High School in Szombathely • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto • Finno-Ugrist • universitata instruisto
vdr

Béla Kálmán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Béla estis hungara lingvisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982), membro ekstera de Finna Scienca Akademio.

Béla Kálmán [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1913 en Hungara reĝlando, en Lakompak (nuntempa Lackenbach en Aŭstrio). Li mortis la 22-an de aŭgusto 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kálmán frekventis gimnazion en Szombathely, universitaton en Budapeŝto, sed helpe de stipendio li lernis ankaŭ en Estonio. Dum la 2-a mondmilito li instruis en tiam hungara urbo Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio), sed en 1944 li soldatiĝis, fine li estis militkaptito en Sovetunio. Li povis hejmenveni nur en 1947, poste li laboris en universitato en Budapeŝto. En 1949 li eklaboris en lingva instituto de MTA. Inter 1952-1984 li estis katedrestro en universitato de Debrecen. En 1958 li studvojaĝis al Sovetunio, en 1964 li estis gastoprofesoro en Helsinko. Li okupiĝis precipe pri finn-ugra lingvaro. Li ricevis suomian premion en 1957.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Obi ugor állatnevek, (1938)
  • A mai magyar nyelvjárások, (1951)
  • Chrestomatia vogulica, (1963), (angle: 1965)
  • Wogulische Texte mit einem Glossar, (1976)
  • Szövegtan és tipológia, (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]