Béla Lomniczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Lomniczi [lomnici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lomniczi Béla estis hungara bestkuracisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio ekde 1987 (li abdikis pri la akademiano en 1990).

Béla Lomniczi [1] naskiĝis la 12-an de majo 1939 en Kisbér.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Lomniczi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris bestkuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝton en 1962. Post siaj studoj li laboris en esplora akademia instituto ĝis sia pensiuliĝo en 2008. En 1973 li kandidatiĝis, en 1984 li doktoriĝis, li studvojaĝis en la lernojaroj 1968, 1975, 1979 en Britio, poste dufoje estis en Usono. Li okupiĝis pri bestaj epidemioj kaj virusoj. Li inventis 4 vakcinojn kontraŭ epidemioj. Li ricevis premiojn en 1993 kaj 1998.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vírusok (Virusoj), (1978) - libro
  • diversaj fakartikoloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]