Béla Majláth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Majláth
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1831 (1831-06-18)
en Liptovská Ondrašová
Morto 23-an de marto 1900 (1900-03-23) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bibliotekistohistoriistoarkeologo • bibliografo • heraldist
vdr

Béla Majláth [majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Majláth Béla estis hungara historiisto, arkeologo, bibliotekisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1880).

Béla Majláth [1] Arkivigite je 2010-12-09 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de junio 1831 en Hungara reĝlando en iama vilaĝo Andrásfalu, kiu nun estas urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio. Li mortis la 23-an de marto 1900 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Majláth frekventis gimnazion en Miskolc, universitaton en Temeŝvaro, kiun li interrompis pro la revolucio en 1848. Li partoprenis en 17 batalojn, fine li estis arestita. Li sukcese rifuĝis, sed poste li devis kaŝiĝi. Li denove frekventis universitaton en 1853 en Pest (urbo), kiun li denove interrompis pro morto de sia avo. Poste li vivis en sia naskiĝvilaĝo, kie li okupiĝis pri la bieno. En 1867 li ricevis postenon ĉefnotario en administrado de Liptó. Inter 1879-1893 li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Li estis ankaŭ turisto. En 1893 li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Liptó megye közigazgatási szervezete (1870)
  • Adatok a helynevek történetéhez (Datenoj al historio de la loknomoj), (1882)
  • A történelmi kiállítás Kalauza (Gvidlibro de la historia ekspozicio), (1886)
  • Liptó megye törzsökös családjai 1526-ig I. (1891)

Fontoj[redakti | redakti fonton]