Béla Sáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SÁRY Béla (sa:ri) estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj naskita en Koloĵvaro la 24-an de novembro 1915 kaj mortinta en Bp. la 4-a de novembro 1971

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sáry diplomitiĝis en la Universitato de Kluĵo (1940). Inter 1940–46 li laboris en la kliniko pri internaj malsanoj de universitato de Budapeŝto. Inter 1946–1971 li estis asistanto, adjunkto, docento. Inter 1963–65 li estis gvidanto de kuracgrupo en la universitato de Alĝero. Reveninte li instruis ankaŭ pri la tropikaj malsanoj. Li esploris precipe la mekanismon de hipertonio kaj la kialojn de malsanoj pro tiroido, ĝenerale pro endokrinaj glandoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]