Béla Szántó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szántó
Persona informo
Naskonomo Schreiber Béla
Naskiĝo 1-an de februaro 1881 (1881-02-01)
en Homokkomárom
Morto 1-an de junio 1951 (1951-06-01) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Rezső Szántó • Zoltán Szántó • Gizella Szántó
Parencoj György Szamuely
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Béla Szántó [bEla sAntO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Szántó Béla Lőb estis hungara politikisto, komisaro, oficisto, diplomato. Lia origina familia nomo estis Schreiber. Lia plej konata frato estis Zoltán Szántó.

Béla Szántó estas videbla dekstre en la antaŭlasta vico inter la komisaroj

Béla Szántó [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1881 en Homokkomárom. Li mortis la 1-an de junio 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szántó devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn en Nagykanizsa kaj en la sama urbo li eklaboris kiel oficisto en 1900. En la sekva jaro li translokiĝis al Budapeŝto, kie li post jaroj aliĝis al la socialdemokratoj. En 1906 li partoprenis en fondo de oficista asocio. En 1911 li edziĝis. Dum la Kalistefa revolucio li partoprenis en fondo de komunista partio. En la frua 1919 li estis arestita, sed dum Hungara Sovetrespubliko li tuj liberiĝis kaj li estis komisaro (komprenu ministro) pri defendo. Post falo de la Soveto li rifuĝis al Vieno, poste al Berlino, fine al Soveta Rusio. Precipe li gvidis bibliotekon en Moskvo. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj li ricevis diplomatiajn taskojn.

Liaj kontribuaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar munkásmozgalom 1914-ig (La hungara laborista movado ĝis 1914), (1947)
  • Szántó Béla tanulmánya az első világháború előtti magyarországi ellenzéki szociáldemokrata irányzatokról (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]