Béla Szász (historiisto)
El Vikipedio
SZÁSZ Béla (sa:s) estis hungara historiisto, politikisto naskita en Torda la 7-an de julio 1897 kaj mortinta en Cleveland la 8-an de marto 1976.
Kariero [redakti]
Szász doktoriĝis en la Universitato de Budapeŝto. En 1925 li partoprenis la fondadon de la Bartha Miklós Társaság kaj inter 1932 kaj 1936 li estis ties prezidanto. En 1930 li estis la tutlanda prezidanto de la partio eksterdekstra Hhungara Nacia Socialista Partio. En printempo de 1945 li elmigris Aŭstrion, en 1948 li fondis en Munkeno nacipolitikan instituton. En 1953 en Cleveland li fondis hungarlingvan eldonejon (Kossuth Kiadó). Inter 1960–63 li estis gvidinto de instituto Mid-European Research Institute.
Verko [redakti]
- Extra Hungariam, selektitaj studoj el elmigrio (München–Cleveland 1963).