Béla Szász (patro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szász
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1840 (1840-04-23)
en Aiud
Morto 7-an de julio 1898 (1898-07-07) (58-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Károly Szász (juristo) vd
Gefratoj Károly SzászDomokos Szász vd
Infanoj Béla Szász (filo) vd
Profesio
Okupo poeto • filozofotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZÁSZ Béla (sa:s) estis hungara poeto, tradukisto, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1883) naskita en Nagyenyed la 23-an de aprilo 1840 kaj mortinta en Koloĵvaro la 7-an de julio 1898. Li estis la filo de juristo, natursciencisto Károly Szász (1798 – 1853), la pli juna frato de verkisto, episkopo Károly Szász (1829 – 1905), la patro de Béla Szász (1872 – 1944).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szász post longa vojaĝo en eksterlando instruis en Marosvásárhely, poste de 1870 en reformita ĉeflernejo de Koloĵvaro, de 1872 en la Universitato de Koloĵvaro. Li redaktis en jaroj 1869 – 70 la ĵurnalon Székely Hírlap, poste la gazeton Kelet. Li estis ano de la Societo Kisfaludy (1868). Li tradukis la Esmond Henrik (kun sia pli aĝa frato, Károly Szász, Pest, 1862 – 63) kaj A négy György (La kvar Georgoj) (Pest, 1867) de William Makepeace Thackeray, la poemojn de Henry Wadsworth Longfellow kaj Anglia története korunkban (Historio de Anglio en nia tempo en 5 volumoj) de MacCarthy.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A kandalló előtt (elb. költemény, Kolozsvár, 1874);
  • Szász Béla költeményei (Kolozsvár, 1883).

Fonto[redakti | redakti fonton]