Béla Szokolay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZOKOLAY Béla (sokolai) estis hungara instruisto, pupaktoro, pupteatra verkisto, fakulo naskita en Belényes la 21-a de aŭgusto 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aŭgusto 1959.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szokolay kune kun Géza Blattner agadis por la kreado kaj agnosko de la arta pupteatro. Li partoprenis en la kreado de la Amika Rondo de Artpupteatro. Post 1945 li organizis kursojn pri pupteatro, aranĝis ekspoziciojn, faris pupojn, verkis teatraĵojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A marionett játékról (Bp., 1953);
  • A típusbábfejek használata (Bp., 1958).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon