Béla la 3-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belo la 3-a fondas la abatejon en Szentgotthárd

Belo la 3-a (n. 1148-49 - mortis 1196) estis reĝo de Hungario (1172–96), dum kies regado la Hungara Reĝlando iĝis gvidanta potenco de Mez-Eŭropo.

Lia patro estis Géza la 2-a hungara reĝo, patrino estis Eŭfrozina, princino de Kievo. Ĉar la unua filo Stefano la 3-a estas la tronposteulo, Belo havis la rolon, taskon konstrui bonajn rilatojn al Bizanco.

Belo plenkreskis en la bizanca kortego, kie li alprenis la nomon Aleksios kaj oni fianĉigis lin kun MAria, filino de la bizanca imperiestro. Li ankaŭ ricevis novkreitan titolon - pro li -, tiel li iĝis la dua persono post la imperiestro, la despotes. Oni deklaris lin solene en 1165 tronposteulo de la Bizanca Imperio. Sed naskiĝis filo de Manuelo la 1-a, tiel oni deprenis la titolon de Belo kaj malfianĉigis lin. Kompense li edzinigis duonfratinon de Manuelo la 1-a, Châtillon Agnes.

Lian surtroniĝon en 1172 helpis per armeo Komnenos Manuel la 1-a, bizanca imperiestro. Belo nomumis sia posteulo sian junaĝan filon Emerikon tiel fortigis la dinastian heredadon. Lia estis la plej pompa kortego en la tiama Eŭropo. Belo – spite al la bizanca plenkreskiĝo – prenis la romkatolikan kredon kaj petis helpon de Romo, elkonstruis striktajn rilatojn al Francio.

Post morto de sia unua edzino, Châtillon Anna, li edzinigis je Margareta de Francio (1158-1197) (france : Marguerite de Francio (1158-1197)) (hungare : Capet Margita, 1186), fratinon de franca reĝo Filipo Aŭgusto. Dum sia regado multaj nobeloj studis en Parizo, el kiuj iĝis diplomatoj, sed al la stidantoj apartenis la mistera kronikisto Anonymus. Belo invitis cistercitajn kaj premontreajn monaĥojn al Hungario, kiuj enkondukis modernajn metodojn de la agrikulturo.

La rekonkero de Dalmacio -post morto de Manuelo- alportis nur partajn sukcesojn, sed por tio li militis dufoje kun Venecio (1181–88 kaj 1190–91). Aliflanke helpis li la serbojn por akiri la sendependecon el sub la grekoj kaj establi nacian reĝlandon. Li provis akiri Galicion por sia pli juna filo Andreo (1188, sed forlasis ĝin baldaŭ) kaj apogis la bizancan imperiestron Isaak Angelos la 2-an kontraŭ la bulgaroj.

Dum vizito de Frideriko, Belo akceptis lin kun tioma pompo, ke filo de Frideriko memorigis tion en fresko de palaco de Palermo.

Li iniciatis la sanktigon de la hungara reĝo Ladislao la 1-a (1192). Li starigis konstantan reĝan kancelieron.

Li heredis la tronon al sia plej aĝa filo, Emeriko. En lia testamento ordenis al filo Andreo gvidi krucmiliton. Oni entombigis lin en baziliko de Székesfehérvár, la tombejon oni trovis nur en 1848. Lia tombo estas la sola, kiun oni elfosis, analizis dokumentite.


Antaŭe: Reĝo de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Stefano la 3-a 11721196 Emeriko