Béla la 4-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla la 4-a
Persona informo
IV. Béla
Naskiĝo 29-an de novembro 1206 (1206-11-29)
en Transilvanio
Morto 3-an de majo 1270 (1270-05-03) (63-jaraĝa)
en Buda
Tombo Székesfehérvár vd
Ŝtataneco HungarioHungara reĝlando vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Andreo la 2-a vd
Patrino Gertrud de Andechs-Meranio vd
Gefratoj Jolanda de Hungario • Anno Maria de Hungario • Elizabeto de Hungario • Stefano la Postmorta • Kolomano de Galicio • Andreo de Galicio vd
Edz(in)o Maria Laskarina vd
Infanoj Kunegunda de Pollando • Anna of Hungary • Yolanda of Poland • Elizabeth of Hungary, Duchess of Bavaria • Stefano la 5-aSankta Margareta de Hungario • Constance of Hungary, Queen of Galicia • Béla, Duke of Slavonia vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Laborkampo historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Belo la 4-a en la hungara Nemzeti Történeti Emlékpark

Béla la 4-a (ankaŭ Belo, Behlo aŭ erare Adalberto) (n. 1206 – m. 3-an de majo 1270) estis reĝo de Hungario (1235–70), filo de Andreo la 2-a. Dum lia regado okazis la mongola invado kaj rekonstruo de la lando, tiel oni nomas lin ankaŭ dua landokupanto.

Post la surtoniĝo, li volis realigi same fortan regadon ol tiu de Bela la 3-a, tiel li reprenis donitajn bienojn, rajtojn de la baronoj, nobeloj. Tiu politiko kaŭzis kompreneble kontraaŭstaron kaj li devis ĉesigi tiun politikon en 1239. Dum lia regado, Hungario akceptis kumanojn, kiu kaŭzis pluajn konfliktojn prol a nomada vivteno. Jarfine de 1240 atingis la hungarajn limojn la mongolaj armeoj, sed la lando ne estis preta por la batalo pro la menciitaj konfliktoj. La problemon akrigis, ke nebridita homamamaso murdis kumanan estron Kötöny pro falsa akuzo pri kunlaboro kun la mongoloj. La kumanoj detruante, priranbante forlasis la landon, tiel Belo perdis batalforton.

Li estis venkita en 1241 fare de mongoloj gvidataj de Batu-ĥano, en la batalo de Muhi, apud la ribvereto Sajó. Belo fuĝis al Dalmatio kaj la Hungara Reĝlando fakte ne ekzistis dum unu jaro (en la nuna hungara parolo oni nomas tiun invadon ankaŭ tatara invado).

Kiam la mongoloj retiriĝis pro heredaj konfliktoj, Belo komencis rekonstruigi la landon. Tiam li jam volis interkonsenton kun la nobeluloj kaj instigis konstrui ŝtonajn fortikaĵojn.

Ĉar okcidentan parton de Hungario okupis la aŭstra Frederiko Babenberga la 2-a - kontraŭ neplenumitaj promesoj - tiujn teritoriojn estis tre malfacile reakiri. Belo venkis Frederikon en batalo apud Lajta, la 15-an de junio 1246.

Li devis transdoni je Zára (nun Zadar) al Venecio, sed povis reteni Salato-n (nun: Split) kaj aliajn partoj de Dalmatio. Li sekvis la politikon de religia pacienco en Bosnio.

Li militis kun la serba reĝlando fondita de la Nemanja-dinastio kaj kun Ppemysl Ottokár la 2-a pro Stirujo, kiu venis tiutempe al posedo de la ĉeĥoj. Belo en 1261 rebatis la novan mongolan atakon kontraŭ Hungario.

Belo havis du filojn kaj sep filinojn de sia edzino Maria, filino de la bizanca imperiestro nikaia Laskaris Teodoros la 2-a.

El liaj gefiloj gravas Sankta Margareta de Hungario (el la Arpad-dinastio, laŭ kiu estis nomumita la Margit-insulo kaj kiu estis sanktigita en 1943) por la hungaroj kaj Sankta Kinga por la poloj (kanonigita en 1999).

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Andreo la 2-a1235-1270Stefano la 5-a