Béni Ferenczy
El Vikipedio
Béni FERENCZY [bEni ferenci], hungare Ferenczy Béni estis hungara skulptisto kaj grafikisto.
Portreto de Károly Ferenczy pri Béni Ferenczy en 1912
Li naskiĝis en la 18-an de junio 1890 en Szentendre. Li mortis en la 2-an de junio 1967 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Lia patro estis pentristo Károly Ferenczy. Li lernis la pentradon en Artkolonio de Nagybánya, poste en Munkeno kaj Parizo. En 1919 li aktivadis kun la komunistoj, tial poste migris kaj vivis en diversaj eŭropaj urboj. Nur en 1938 li hejmenvenis. Inter 1945–1950 li instruis en la arta ĉeflernejo. En 1956 parte li estis paralizta. Poste li uzis nur la maldekstran manon. En 1948 kaj 1965 li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn. Li estis framasono laŭ [1].
Verkoj (selekto) [redakti]
- Sankta Georgo, bronzo, 1913
- Junulo Fiatal férfi, 1919
- Ludantaj knaboj Játszó fiúk bronzo, 1947, en Székesfehérvár
- Konstruado de ponto 1950 en Budapeŝto
- Sidanta virino Ülő nő bronzo, 1961, en Budapeŝto
- Sándor Petőfi, bronzo, 1960, en Gyula
Ekspozicioj [redakti]
- 1916, 1918, 1941, 1952, 1971, 1991, Budapeŝto
- 1920, 1937, Bratislavo
- 1924, Berlino
- 1936, 1963, Vieno
- 1958, Bruselo
- 1959, Esztergom
- 1964, 1965, 1967, 1977, 1981, Székesfehérvár
- 1982, Sárvár
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio