La Béroche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Béroche)
Panoramo de la regiono La Béroche, vidita de la svisa komunumo Provenco
La Béroche
Regiono
regiono [+]

LandoSvislando



vdr

La Béroche estas regiono, kiu situas ĉe la nord-okcidenta bordo de la Lago de Neŭŝatelo en la distrikto de Boudry inter la urboj Neŭŝatelo kaj Yverdon-les-Bains.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Béroche situas en la kantonoj Neŭŝatelo kaj Vaŭdo. Ĝi entendiĝas de la kresto de la suda ĉeno de Neŭŝatela Ĵuraso en nordo ĝis al la bordo de la lago en sudo. Al la regiono apartenas la komunumoj Saint-Aubin-Sauges, Gorgier (Chez-le-Bart), Vaumarcus (Vernéaz), Montalchez kaj Fresens en Kantono Neŭŝatelo kaj Provence en Kantono Vaŭdo. En ĉi tiu regiono troviĝas ĉefe arbaroj, kampoj, vitejoj kaj setlejoj. En La Béroche vivas proksimume 4700 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo La Béroche deduktiĝas de la latina vorto parochia kaj signifas en Esperanto paroĥo. La regiono kongruas kun la iama paroĥo, kiu konsistis el la supre menciitaj vilaĝoj. Kun la escepto de Vaumarcus kaj Provence, la vilaĝoj de la paroĥo kaj regiono La Béroche apartenis al la mezepoka Senjorujo Gorgier.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]