Börzsöny
El Vikipedio
| Börzsöny | ||
|---|---|---|
| Fortikaĵo de Nógrád en Börzsöny. | ||
| La plej alta punkto | Csóványos (938 m) | |
| Kontinento | Eŭropo | |
| Ŝtatoj | ||
Börzsöny [borĵonj] estas vulkana montaro en Norda Hungario. Norde kaj okcidente rivero Ipel, sude Danubo limas la montaron. Oriente nur malaltaj montetoj daŭriĝas. La plej alta monto estas Csóványos [ĉOvAnjoŝ] 938 m-ojn alta. Areo estas proksimume 400 km2.
En la montaro fontas pli ol 300 fontoj. Parto de Börzsöny apartenas al Nacia parko Danubo-Ipel, sed la ekskursantoj havas vidindaĵojn en la tuta montaro. Esperantistoj havas tie elvidejon nomatan pri Zamenhof kaj apude monton nomatan Eszperantó ekde 1979. La monto estas 336 m-ojn alta kaj situas ĉe Kismaros.