Búcsúszentlászló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapelo de Búcsúszentlászló
Preĝejo kaj ordena domo en Búcsúszentlászló
Preĝejo kaj ordena domo fronte en Búcsúszentlászló

Búcsúszentlászló (bUĉUsentlAslo) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Hungario, en departemento Zala, en subregiono de Pacsa. La hungarlingva Vikipedio traktas ĝin tiel, sed ekzemle en atlaso oni trovas ĝin en formo Bucsuszentlászló.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nagykanizsa-Szombathely. Zalaegerszeg troviĝas 13 km-ojn for.

Legendo de la loko[redakti | redakti fonton]

Reĝo Ladislao dum rajdado malkovris insulon inter marĉo. Li elĉevaliĝis, kie tuj estiĝis fonto. Poste oni fondis tie komunumon kaj konstruis preĝejon. La templo iĝis pilgrimloko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed poste ĝi refondiĝis. Incendio okazis en 1874.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).

Bakonyszentlászló Búcsúszentlászló Bükkszentlászló Homoródszentlászló
Jászszentlászló Kisszentlászló Mátraszentlászló Nyárádszentlászló
Oláhszentlászló Pilisszentlászló Pusztaszentlászló Szászszentlászló
Szécsiszentlászló Szentlászló Szentlászló Tordaszentlászló
Vácszentlászló Zalaszentlászló