Bükkábrány

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bükkábrány (bukAbrAnj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Mezőkövesd.

Administrejo de Bükkábrány

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Bükkábrány situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. Mezőkövesd kaj Emőd troviĝas po 13, Eger 28, Miskolc 33 km-ojn.

Historio [redakti]

La unua mencio devenis el 1221. La vilaĝo iĝis kampurbo en la 14-a jarcento. Ekde la 15-a jarcento 2 apudaj komunumoj formiĝis: Suba kaj Supra Ábrány. Ili unuiĝis en 1950. Apud la vilaĝo oni trovis ligniton. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, klubo de maljunuloj, poŝto.

Vidindaĵoj [redakti]

  • kalvinana preĝejo de 1802 en vilaĝparto Supra Ábrány, en 1914 pligrandigita
  • romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1750 en vilaĝparto Suba Ábrány

Famuloj [redakti]

En la vilaĝo naskiĝis dramisto kaj aktoro István Géczy.