Bükkaranyos
El Vikipedio
Bükkaranyos (bukaranjoŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc. Bükkarany signifas: Bükk-oro.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 26 km²
- Supermara alteco: 124 m
- Loĝantaro: 1440
- Poŝtkodo: 3554
- Telefonprefikso: 46
Situo [redakti]
Bükkaranyos situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Nyékládháza troviĝas 6, Emőd 7, Miskolc 9 km-ojn.
Historio [redakti]
Oni loĝis en (Bükk)-Aranyos jam dum invado de tataroj, tamen la unua mencio okazis en 1285 en formo "Aranyas". En la 13-a jarcento ĝi formis 2 vilaĝetojn: Granda kaj Malgranda -Aranas. En 1910 vivis tie 1161 homoj (1157 hungaroj.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento, en 1835 trakonstruita, turo alkonstruiĝis en 1935
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario)
- monumento pri revolucio en 1848