Bürgenstock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bürgenstock
Bürgenstock kaj Kvarkantona Lago viditaj el la Pilato-Aertelfero
monto
Alteco 1 127,8 m
Situo Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 671430 / 205556 (mapo)46.9972222222228.3777777777778Koordinatoj: 47° 0′ N, 8° 23′ O; CH1903: 671430 / 205556 (mapo) f4
Bürgenstock (Kantono Nidvaldo)
Bürgenstock (Kantono Nidvaldo)
DEC
Bürgenstock
Bürgenstock
Situo de Bürgenstock
Bürgenstock (Svislando)
Bürgenstock (Svislando)
DEC
Bürgenstock
Bürgenstock
Situo de Bürgenstock
Map
Bürgenstock
vdr

Bürgenstock estas monto de la Svisaj Antaŭalpoj kun alteco de 1 127,9 m s.m..

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bürgenstock leviĝas sur douninsulo meze en la Kvarkantona Lago en Centra Svislando. La monto situas sur la tereno de la komunumoj Ennetbürgen kaj Stansstad. La norda flanko de la monto, kiu atingas norde la kreston kaj la kulminon estas eksklavo de la urbo Lucerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monto estis Nunatako en la glaciamaso de la lasta malvarmepoko. Ĝi postrestis, kiam la Reuss-Glaĉero retiriĝis kiel giganta rominuslo en la Kvarkantona Lago. Sudoriente kaj oriente de la monto dum la lastaj kelkmiljaroj la lago estis plenigita per la alportaĵoj de la rivero Engelberger Aa, tiel ke estiĝis la flotebenaĵo, kie hodiaŭ situas la komunumoj Stansstad, Stans, Buochs kaj Ennetbürgen.

Dum mezepoko la monto nomiĝis Bürgenberg. La nomo aperas en abitracia verdikto el la jaro 1378, per kiu estis juĝita 38-jara limdisputo inter la kantonoj Lucerno kaj Nidvaldo.

Fine de la 19-a jarcento sur la monto estis konstruitaj hoteloj, veturebla vojo kaj la Bürgenstock-Funikularo.

En la jaro 2002 sur Bürgenstock estis kontraktita la Bürgenstock-Konvencio inter la partioj de la Secesia Milito de Sud-Sudano.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Hammetschwand-Lifto

Sur la kulmino de Bürgenstock situas tradicia grandhotelo kaj kongrescentro de la luksa klaso. Ĝi atingeblas ek de Stansstad per poŝtaŭto aŭ dum la somera sezono per funikularo ek de Kehrsiten, kiu estis malfermita en julio 1888.

Sur la montokulmino troviĝas la Hammetschwand-Lifto, tiu estas la plej alta liberaera lifto de Eŭropo. Dum la kulmino de Bürgenstock troviĝas sur teritorio de Kantono Nidvaldo, la lifto situas sur lucerna grundo. Pro ĝia formo popole la lifto nomiĝas ankaŭ Lucerna Minareto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]