Băile Tușnad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Băile Tuşnad)
Băile Tușnad
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 535100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 372  (2021) [+]
Loĝdenso 726 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 9′ N, 25° 52′ O (mapo)46.14465555555625.859141666667Koordinatoj: 46° 9′ N, 25° 52′ O (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 1,89 km² ( 189 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Băile Tușnad (Rumanio)
Băile Tușnad (Rumanio)
DEC
Băile Tușnad
Băile Tușnad
Situo de Băile Tușnad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Băile Tușnad [+]
vdr
Preĝejo en Băile Tușnad

Băile Tușnad [bəile tuŝnad] (hungare Tusnádfürdő, tuŝnadfurdo; Esperanto : Tuŝnadbanejo) estas urbo ĉe la piedo de la Bodoc-montaro ĉe la bordo de la rivero Olt, nordoriente de Miercurea Ciuc. Ĝi estas kuracloko kaj refreŝiĝejo[1].

En la sama regiono troviĝas ankaŭ Sfânta Ana (lago Sankta Ana), vulkana lago, unika en Rumanio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Băile Tușnad havis 1 969 loĝantojn (1992), el kiuj 93 % estis hungaroj. Alia grava etno estas romaoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kuracfontoj estis konataj jam en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La banejo ekfondiĝis en la 1840-aj jaroj kaj konstruiĝis ĉirkaŭ la artefarita lago Lacul Ciucaș (Ĉukaŝ). Ĝis 1919 kaj inter 1840 kaj 1944 Băile Tușnad apartenis al Hungario (Csík vármegye). Ĝi memstariĝis en 1935. En 1957 oni boris mineralakvan puton kaj en 2005 oni establis mineralakvan muzeon.

En aŭgusto de 1902 tie estis organizita la Sikula Kongreso por debati la staton sociekonomian de Sikullando kaj por skizi, kion oni devos fari por plirapidigi ĝian evoluon[2].

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa preĝejo

Naturrezervejo Piatra Șoimilor

Naturrezervejo lago Sankta Ana (Sfânta Ana,19,5 ha)

Naturrezervejo Tinovul Mohoş (240 ha)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Magyar nagylexikon, 1-18, 1993-2004, Budapeŝto.

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Popolnombrado 2002

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (rumana) Andra Munteanu, Băile Tușnad, en : 10 statiuni balneare din Romania Arkivigite je 2019-02-09 per la retarkivo Wayback Machine (Dek banlokoj en Rumanio), La zi pe Metropotam, la 6-an de septembro 2012, alirite la 7-an de februaro 2019.
  2. (rumana) Gidó Csaba, Az 1902-es tusnádi kongresszus és a székely kivándorlás - a Transindex.ro portálról, Transindex, la 13-an de septembro 2013, alirite la 7-an de februro 2019.
  3. Pro memoria.