Błędów Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio



50.35477219.514808
Dezerto Błędów

Dezerto Błędów (pole : Pustynia Błędowska) estas sabla zono inter Błędów (parto de la urbo Dąbrowa Górnicza, Supra Silezio) kaj la vilaĝo Klucze (urbo Olkusz), en Pollando.

La zono lokiĝas precipe sur la altaj altebenaĵoj de Silezio en la Silezia provinco. Ĝi kovras aeron de 32 km². Ĝi estas la nura pola dezerto, kaj estas unu el la kvin naturaj dezertoj en Eŭropo.

La sablaro en Błędów estas la plej granda amaso da sablo fora de maroj en centra Eŭropo, delasitaj de degelo de glaĉeroj antaŭ milionoj da jaroj. Apero de tia pejzaĝa dezerta tipo datiĝas de Mezepoko, pro akcidenta kialo: mineja ekspluatado (zinko, arĝento, karbo). Sed la aparta geologia strukturo estis ĉefa kialo - la averaĝa diko estas ĉirkaŭ 40 metroj (maksimume 70 metroj) - tio kiu kaŭzis facilan rapidan profundan malsekigon. Lastajare, dezerto ekis malgrandiĝi. Fenomeno de miraĝoj estas konata tie.

Dum la Dua mondmilito, la zono estis uzita de la germanaj armeoj Deutsches Afrika Korps por testi aparatojn antaŭ deplojado en Afriko.