Břeclav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Břeclav
germane: Lundenburg
urbo
Břeclav Castle.JPG
Kastelo en Břeclav
Flag of Breclav.svg
Flago
Břeclav znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Břeclav
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio eta parto
Parto de Dyja triangulo
Muzeo Pohansko
Konstruaĵo Sinagogo en Břeclav
Rivero Dyje
Situo Břeclav
 - alteco 158 m s. m.
 - koordinatoj 48°45′34″N 16°52′52″E  /  48.75944°N, 16.88111°O / 48.75944; 16.88111 (Břeclav)
Areo 77,11 km² (7 711 ha)
Loĝantaro 25 495 (28.01.2011)
Denseco 330,63 loĝ./km²
Fondo 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 690 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584291
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Břeclav
Retpaĝo: www.breclav.org
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Břeclav (prononcu ˈbr̝ɛtslaf; germane Lundenburg) estas urbo en Ĉeĥio (Sudmoravia regiono), situanta 52 km sudoriente de Brno, sur maldekstra bordo de la rivero Dyje, proksime al ŝtatlimoj kun Aŭstrio kaj Slovakio. Ĝi havas areon 77.11 km² kaj en 2011 tie vivis ĉ. 25 000 loĝantoj. Grava fervoja nodo, "Pordego al la "Areo Lednice-Valtice" kaj centro de la folklora regiono Podluží.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon kaj akvan burgon fondis Břetislav la 1-a post la jaro 1041 en nove destinita limo al Aŭstrio, sur rando de marĉeja arbaro kaj en strategie grava transiro trans rivero Dyje. La burgo havis ankaŭ administran funkcion. Post oftaj ŝanĝoj de posedantoj Břeclav venis en la manojn de Lichtenštejn-anoj. En la jaro 1534 akiris sinjorejon Žerotín-anoj, kiuj komencis en la jaro 1570 alikonstrui la burgon en renesancan kastelon kun arkada toskana kolonado. Post la tridekjara milito Lichtenštejn-anoj revenis (ĝis la jaro 1945), sed tiuj dediĉis pli grandan zorgon al sidejoj en Valtice kaj en Lednice. Pli signifa reguligo de la břeclava kastelo okazis nur komence de la 19-a jarcento.

Impulso de ekonomia prospero kaj preskaŭ troa evoluo estis en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ekkonstruo de fervojo VienoKrakovo kaj Břeclav – BrnoPrago, plenigita pli malfrue per fervojo ĝis Bratislava. Pro tio Břeclav fariĝis unuavica trafiknodo, kiu kontribuis al industriigo de la urbo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Břeclav fariĝis urbo.

Sude de la urbo situas grava arkeologia loko Pohansko. Břeclav estas elirloko al areo en Valtice kaj Lednice, ĝi estas centro de etnografia regiono nomata Podluží (folkloraj tradicioj, popolkutimoj, muziko).

Memorindaĵoj de la urbo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

  • renesanca kastelo konstruita ĉirkaŭ mezo de la 16-a jarcento surloke de la origina premislida burgo. Grava konstruelemento de la kastelo estas arkado sur toskanaj kolonoj en la 1-a etaĝo. En la unua duono de la 19-a jarcento romantisma rekonstruo je artefarita ruino. En la ĉirkaŭaĵo estas kastela parko libere ligiĝanta al arbara komplekso nomata "Kančí obora" (Apra ĉasarbaro)
  • Kančí obora -(Apra ĉasarbaro) - malnova starý ĉerivera arbaro kunr estaĵoj de la malnovaj branĉoj de la rivero Dyje, konservitaj herbejaj enklavoj kaj eta lageto Bruksa
  • paroĥa preĝejo de Sankta Venceslao sur la ĉefplaco de Tomáš Garrigue Masaryk el duono de la 18-a jarcento estis detruita dum bombardado en novembro 1944; en 1995 ĝialoke estis finkostruita moderna konstruaĵo laŭ projekto de Ludvík Kolek
  • domo de Liechtenstein - nuntempe sidejo de la urba turisma informcentro kaj muzeo pri historio de la nobela familio Liechtenstein, posedinta la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon, kaj pri miniaturaj modeloj de konstruaĵoj en la areo Lednice-Valtice
  • sinagogo - hala libere staranta konstruaĵo el 1868, je dudek jaroj pli poste adaptita supozeble de Max Fleischer (1841-1905) en novromanika stilo kun maŭraj elementoj en la interno; konstruita surloke de pli malnova konstruaĵo el la 17-a jarcento; publike alirebla, ĝi prezentas daŭran ekspozicion pri judoj en Břeclav kaj portempajn figurartajn ekspoziciojn
  • kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo en parko antaŭ la trajnstacidomo, novgotikaj konstruaĵoj el la jaroj 1853-1856; antaŭ finkonstruo de la nova preĝejo de sankta Venceslao servis kie provizoraĵo por la loka katolika paroĥo
  • kapelo de Reviviĝo de la Sinjoro el 1875 en areo de la eksa tombejo en la strato Sovadinova
  • konstruaĵo de Komerce mezlernejo el 1926, projektito de Jaroslav Rösslere en stilo de funkciismo
  • malfruromantisma konstruaĵo de la konstruoficejo de Liechtenstein en Poštorná el brikoj ne kovritaj per gipso kaj glazurita ceramiko
  • aro de konstruaĵoj en centro de Poštorná - biblioteko, sancentro, paroĥejo kun secesiaj motivoj, lernejo, konstruaĵo de trajnstacidomo kaj precipe
  • paroĥa preĝejode Vizito de Virgulino Maria - dominanta konstruaĵo kun centra dispozicio kaj ringo da flankaj kapeloj kaj poligona presbiterejo; kopula volbo kulminas per lanternno kaj ĉirkaŭirejo; verko de Karel Weinbrenner el la jaroj 1895-1898
  • ceremonia salono de la juda tombejo kun dometo de entombigisto el 1892; la tombejo mem estas malpli novas, la plej aĝaj tomboŝotonoj debebas el la 18-a jarcento; dominanta konstruaĵo estas novrenesanca kripto de la familioKuffner el 1899; detruadon de la tombejo precipe el la 1980-aj jaroj transvivis proksimume kvinono de la originaj tomboŝotonoj
  • malgranda kapelo de Sankta Roch (antaŭ gimnazio) el 1892 kun kvadrata dispozicio, konstruita memore al epidemio de ĥolero

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Listo de trajnlinioj[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Břeclav

Kiel fervojnodo kun granda stacidomo en ŝtatlima transirejo al Aŭstrio kaj proksime de ŝtatlimo al Slovakio ĝi havas eksterordinaran signifon.

Břeclav estas grava urbo, ĉar ĉi tie estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:


Internacia persona trajntransporto[redakti | redakti fonton]

De Břeclav eblas veturi per EuroCity trajnoj interalie al Berlino, Bratislavo, Budapeŝto, Varsovio kaj Vieno. Ekzistas ankaŭ personaj trajnoj de ÖBB al Vieno kaj personaj trajnoj al Kúty.


Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]