B-G-2-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

B-G-2-3 estas arta lingvo kreita de Adam Walker sen konata celo. Ĝi estas tre fantazia lingvo bazita sur koloroj. La uzitaj koloroj estas:

  • R=ruĝa
  • T=ruĝ-oranĝkolora
  • O=oranĝkolora
  • D=flava-oranĝkolora
  • Y=flava
  • C="chartreuse" (verduma RDB 127, 255, 0)
  • G=verda
  • A=akvkolora
  • B=blua
  • I=indiga
  • V=violkolora
  • F=fuksia
  • S=arĝentkolora
  • X=orkolora

Ankaŭ estas uzitaj sekvaj "fasonoj":

  • 1=solide
  • 2=supre
  • 3=malsupre
  • 4=streke
  • 5=strie
  • 6=onde
  • 7=ŝire
  • 8=surŝprucige
  • 9=lavite
  • 10=spraje
  • 11=flirtlume
  • 12=sparke
  • 13=lumete

Sekve la nomo de lingvo (B-G-2-3) oni komprenu "blua supre, verda malsupre).

La koloroj funkcias kiel vokaloj kaj "fasonoj" kiel konsonantoj; ili formas "silabojn".

Specimeno

Y-12 R-9 G-9 F-5 A-7
C-6 C-6 G-1 Y-8 S-7 A-7
X-R-10-5 X-R-10-5 S-12 B-11 O-4 A-5
V-12 S-11 X-G-11-7 I-Y-10-5 C-8 A-7

Kiam la tagoj de longa aĝo estis vivitaj,
Familioj vojaĝis tra la lando
Kaj malmultaj urboj jam ricevis sian naskon
Violkolora-sparke kaj Arĝentkolora-flitlume trovis la veran trezoron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://web.archive.org/web/20091020091843/http://geocities.com/Athens/4745/B-G-2-3.html